Denove laux Waringhien 1955:

transpasi : dépasser, franchir (p. f.) // violer, transgresser

Vi probable celas GDFE de Le Puil, Danvy, 1992, cxu? Cxar gxi lauxdire estas 
suficxe malfidinda kaj mia franca ne suficxe forta por certe ekkoni misojn, 
mi apenaux uzas gxin:

// http://www.ipernity.com/doc/bernardo/4930675

GVECx de Hron 2006

// http://www.ipernity.com/blog/37943/201691

havas "transpasxi, superpasxi = prekrocit, prekracovat, porusit" (ni vidu, 
cxu la programo gxuste redonos tion) kaj la indikon, ke transpasxi estas el 
PIV. Kaj fakte tie gxi trovigxas, sed kun alia difino ol tiu sercxata de 
Mireja, nome "iri pli malproksime ol linio, limo". Mi preferas 
"(krurostreke) transsalt(et)i", sed la tuta demando ne tre gravas. Probable 
cxefe demando de stilo.

Gxis

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Marc Bavant" <[email protected]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Dienstag, 31. August 2010 20:22
Betreff: Re: [revuloj] cxu mankas verbo en Eo?


Bernhard:


>Cxu vi ne uzas GDEF de Waringhien?:
>
>// http://users.tvcablenet.be/personal/tvcn6476/waringh.htm
>
>Tie vi trovas por "enjamber":
>
>interkrurigi : enjamber, chevaucher, se mettre à califourchon (sur)
>supersalti, transsalti : sauter par dessus, enjamber (d'un bond), franchir
>(en sautant)

Nu, tiu "interkrurigi" sxajnas al mi interpretenda lauxvorte, nome "meti
inter la krurojn". Tio povus eventuale rilati kun specifa uzo de
"enjamber", sed ne kun tiu celita de Mireja. Tamen la ideo sercxi en
vortaro estas lauxdinda :) GD-F-E sugestas "transpasxi", kiu bone tauxgas,
sed la propono de Fernando pri "superpasxi" estas miaopinie pli adekvata
kun la franca signifo (plilongigi la pasxon por ne surtreti, pasxi super io
penante gxin ne surtreti).

Kore,

Marc





Rispondere a