> Bernhard Pabst a écrit :
> Hm. Hron eo-cz 2006 (http://www.ipernity.com/blog/37943/201691) havas por
> transpasxi:
>
> ~ bu(d)gxeton, juron, krediton, la limojn de siaj povoj, la Rubikon, la
> sojlon, legxon, limo(j)n, malpermeson, nelegxe landlimon,
> [...]
> Pri kiaj infanajxoj oni "diskutas" tie cxi?

Vidu:
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/pas.html#pas.trans0i

Por la figuraj sencoj estas du verboj "transpaŝi" kaj "transpasi" kaj 
stako da ekzemploj. Por la konkreta senco, tiu de iu fizika paŝado, kiun 
ĉiuj el ni (okaze kaj plurfoje) faris dum sia vivo, la vortaro ReVo ne 
helpas.

Kelkaj infanaĵoj malestas en ReVo dum ĉeestas ne malmultaj redundaĵoj.
Konsekvence mi registris hodiaŭ du ekzemplojn por la fizikaj sencoj de 
transpaŝi kaj superpaŝi.
Mireja


Rispondere a