On Dec 22, 2007 11:46 AM, Marc Bavant <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> >Nu jes - mi supozis ke tio estus tute evidenta.  Hofstadter klare
> >subtenas neseksisman lingvon, kaj uzis la fikcian ekzemplon kiel
> >analogion por montri netauxgecon defendi seksiman lingvon, cxar
> >supozeble pli da homoj tuj konsentus ke rasisma lingvo ne tauxgas, sed
> >cxar ni tiom alkutimigxis al seksisma lingvo ekde infaneco, ni ne
> >plene konstatas kia gxi estas.
>
> Jes, tio estas konata perversa argumentado: oni sentu sin kulpaj ne nur pro
> la neniam faritaj krimoj, sed ankaux pro uzo de lingvo, kiu eventuale povas
> konservi spurojn de tiuj krimoj... Trifoje amen :-)

Nu mi dirus ke intence misinterpreti aux misreprezenti argumenton
estas ecx pli perversa argumentado!  Certe vi scias ke nek Hofstadter
nek mi celas ke iu sentu sin kulpa pro rasisma lingvo en tiu fikcia
versio de la angla en la eseo.  La celo estis simple instigi
konsideradon pri la afero de alia nekutima vidpunkto.

Ne cxiuj tiom auxtomate reagas prifajfe al la koncepto ke lingvoj
povus havi ian malbonan socian efikon pro seksismo, se ili pripensas
similajn ekzemplojn kiuj distingas aliajn ecojn de homoj kiel rason,
religion, ktp.

Se sxajnas evidente al ni ke estus absurde maltauxge cxiam devi
gramatike klarigi instruisto estas nigrulo, judo, gejo, maljunulo,
franco, ktp (tiel ke estus supozebla LINGVA ERARO ne aldoni tian
informon), mi vere scivolas kial vi tiom certe auxtomate scias ke tute
tauxgas cxiam devi gramatike klarigi ke instruisto estas virino?

russ

Rispondere a