On Dec 23, 2007 10:43 AM, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> La auxtoro prezentas la eraran vidpunkton ke li-genro estas same
> aparta disde la sxi-genro, kiel la blanka koloro estas aparta disde la
> nigra.

Pardonu, sed mi tute ne komprenas kion vi celas.  Sxajnas ke vi celas
ke nigro kaj blanko estas apartaj koloroj, sed viroj kaj virinoj ne
estas apartaj seksoj, kaj anstatauxe ke virinoj iel estas subgrupo de
viroj (do cxiu virino estas viro, sed ne cxiu viro estas virino).  Cxu
mi komprenas gxuste?

Aux eble vi miksas gramatikan genron kun homa sekso, kaj nur diras ke
laux gramatika teorio, in-genro estas ia subgrupo de vir-genro?
Tiukaze, mi dirus ke "nu, jes, kaj tio estas la afero, pri kio multaj
homoj plendas, cxar temas reale ne nur pri gramatika genro sed reala
homa sekso, kaj homa sekso ne funkcias tiel nesimetrie."

Certe ni cxiuj scias ke gramatika genro nur iom rilatas al homa sekso,
cxar multaj lingvoj havas genron por nevivaj objektoj (tabloj, ktp),
kaj havas strangajn "esceptojn" en kiu vortoj por viroj estas
gramatike virinaj, ktp.

Sed certe vi ne pretendas ke vortoj kiel "li" en frazo "li estas
instruisto" nur temas pri formala gramatika genro, kiel ia nura
gramatika formalajxo sen realmonda signifo, kaj ne rilatas al vera
homa sekso.  Kiel Marc B asertis, supozeble lingvoj havu gramatikan
distingon inter seksoj specife CXAR realviva homa sekso gravas al
multaj homoj (certe pli ol gramatika genro, ekz homoj pli ofte zorgas
pri la sekso de ilia koramik(in)o ol ke "tablo" estas "vira" en la
pola kaj "virina" en la latina lingvo, ktp).  Tiaj "genraj" vortoj,
kiam uzataj pri homoj, donas realmondan informon pri homa sekso, ne
nur formalan gramatikan sintaksan informon.  Do mi ne komprenas kiel
nura gramatika genro gravas al la temo de deviga prezento de homa
sekso en lingvo.

> Tio ne estas nekutima, tio estas la plej banala vidpunkto.

Nu "banala" estas afero de opinio, kaj por iuj aliaj, banala estas la
ideo ke nenio misas pri la nesimetria traktado de seksoj en multaj
lingvoj.

> Samkiel aserti ke plurnombro (konforme al sia misnomo) signifas "pli
> ol unu", dum mi nepre dirus "0 objektoJ", ne "0 objekto";

En iuj naciaj lingvoj, oni ja uzas singularon kun 0.  Interesa lingva
afero ja, sed mi ne vidas kiel tio tre rilatas al la vira-virina temo.

> kaj
> aliflanke, la demandon "Cxu li havas infanojn?"  povas sekvi la
> respondo: "Jes, li havas filinon".

Nu versxajne ni ambaux konsentas pri tio.

Mi parenteze rimarkas ke oni povus simile demandi singulare "Cxu li
havas infanon" kaj ricevi tiun saman respondon.  Sed konsiderante la
simila demando "Cxu li havas gepatrojn?" "Jes, li havas patrinon.", ne
estas maniero (laux konservativaj Esperantistoj) demandi singulare
"Cxu li havas gepatron?" cxar oni diras ke ne ekzistas tia singulara
vorto por "patro aux patrino" en Esperanto.

russ

Rispondere a