Bertilo:
> Marc Bavant skribis:
> 
> > jxeromo:
> 
> >> restas decidote, kiu formo estu cxefa, kun la difino, kaj kiu formo nur 
> >> resendu al la alia. la lingva manlibro de revo ne konsideras etimologian 
> >> pravigon, sed gxi listigas en tiu cxi okazo malakordajn regulojn:
> >> ...
> >> 4. formoj kun "hx" cxefas kontraux formoj kun "k"
> >> ...
> >> 9. vorto multe pli uzata cxefas kontraux vorto malpli uzata
> >> 10. vorto oficiala aux kun pli frua oficialeco cxefas kontraux neoficiala 
> >> aux kun pli malfrua oficialeco
> 
> > Nu, sxajnas al mi, ke la ordo de la reguloj estas signifa, cxu ne? Se 
> > regulo (4) decidas, ke "hx" cxefas, ne plu indas atenti la postajn. Min ne 
> > tre gxenas, ke el tio rezultas prefero por la neoficiala formo.
> 
> Tia aliro donas preferon al "hhino" super "chino". Shajnas al mi, ke
> "hhino"/"chino" tre similas al "euhharistio"/"eukaristio".

Ne tro similas. Gxuste relegu la regulon: formoj kun "hx" cxefas kontraux 
formoj kun "k" (ne kun "cx"!).

Cxiuokaze la reguloj estas nuraj indikiloj, helpiloj por soleca redaktanto: se 
aperas kolektiva interkonsento por ilin ne apliki en difinita okazo, ili ne 
trudigxas.

Kore,

Marc

Rispondere a