jxeromo:

>Russ:
> > Kial ili estas kune? Efektive mi vidas ke 8kirurgio kaj 8hxirurgio 
> estas apartaj artikoloj (kaj unu ligas al la alia). Do iom konfuzis min 
> ke euxkaristio kaj euhxaristio estas pli strikte ligitaj kune, cxar tio 
> kreis impreson (en mi) ke ili estas du formoj de la sama vorto, kun sama 
> valideco.
>
>marc:
> > Mi konsentas kun vi: necesas krei apartan artikolon por la alia formo 
> de la radiko. Cxu vi bonvolus fari?
>
>restas decidote, kiu formo estu cxefa, kun la difino, kaj kiu formo nur 
>resendu al la alia.  la lingva manlibro de revo ne konsideras etimologian 
>pravigon, sed gxi listigas en tiu cxi okazo malakordajn regulojn:
>...
>4. formoj kun "hx" cxefas kontraux formoj kun "k"
>...
>9. vorto multe pli uzata cxefas kontraux vorto malpli uzata
>10. vorto oficiala aux kun pli frua oficialeco cxefas kontraux neoficiala 
>aux kun pli malfrua oficialeco

Nu, sxajnas al mi, ke la ordo de la reguloj estas signifa, cxu ne? Se 
regulo (4) decidas, ke "hx" cxefas, ne plu indas atenti la postajn. Min ne 
tre gxenas, ke el tio rezultas prefero por la neoficiala formo.

Kore,

Marc



Rispondere a