Sergio Pokrovskij skribis: > --- On Fri, 11/14/08, Bertilo Wennergren wrote:
>>> Nu, sxajnas al mi, ke la ordo de la reguloj estas signifa, cxu ne? >>> Se regulo (4) decidas, ke "hx" cxefas, ne plu indas atenti la >>> postajn. Min ne tre gxenas, ke el tio rezultas prefero por la >>> neoficiala formo. >> Tia aliro donas preferon al "hhino" super "chino". Shajnas al mi, ke >> "hhino"/"chino" tre similas al "euhharistio"/"eukaristio". > Por mi ili estas tute malsamaj, kvankam la diferenco konsistas en la > etimologio kaj internacieco, kies nemencion en la manlibro Ĵeromo > konstatis. Nur pro tiu nemencio ili similas. En ordo. Sed en la menciita regularo ne aperas io pri etimologio, nek io pri internacieco. Se oni sekvu la regulojn, haltante che la unua regulo, kiu estas aplikebla, ignorante la sekvajn (kiel proponis Marc), tiam "hhino" ricevu la preferon. Tia "blinda" aplikado de tiu regularo apenau povas esti bona. En la okazo de "chino"/"hhino" bonshance ne uzighis tia aliro. Mi opinias, ke ankau che "eukaristio"/"euhharistio" oni atentu ankau aliajn faktorojn, ekzemple la oftecojn de la vortoj en la praktika uzado kaj ilian oficialecon (postaj reguloj). Eventuale la regularo bezonas esti kompletigita per mencioj de etimologio kaj internacieco. Cetere shajnas al mi, ke la unua regulo devus esti "Fundamenta vorto chefas kontrau ne-Fundamenta", ech spite al etimologio kaj internacieco. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
