--- On Fri, 11/14/08, Bertilo Wennergren wrote: >> jxeromo:
>>> restas decidote, kiu formo estu cxefa, kun la difino, kaj kiu >>> formo nur resendu al la alia. la lingva manlibro de revo ne >>> konsideras etimologian pravigon, sed gxi listigas en tiu cxi okazo >>> malakordajn regulojn: >>> ... >>> 4. formoj kun "hx" cxefas kontraux formoj kun "k" >>> ... >>> 9. vorto multe pli uzata cxefas kontraux vorto > malpli uzata >>> 10. vorto oficiala aux kun pli frua oficialeco cxefas kontraux > neoficiala aux kun pli malfrua oficialeco >> Nu, sxajnas al mi, ke la ordo de la reguloj estas signifa, cxu ne? >> Se regulo (4) decidas, ke "hx" cxefas, ne plu indas atenti la >> postajn. Min ne tre gxenas, ke el tio rezultas prefero por la >> neoficiala formo. > Tia aliro donas preferon al "hhino" super "chino". Shajnas al mi, ke > "hhino"/"chino" tre similas al "euhharistio"/"eukaristio". Por mi ili estas tute malsamaj, kvankam la diferenco konsistas en la etimologio kaj internacieco, kies nemencion en la manlibro Ĵeromo konstatis. Nur pro tiu nemencio ili similas. "Ĥino" estas etimologie fuŝa, ĝi estas germana-pola mislego de la latinida ch, kiu celis la sonon ĉ (supozeble "Cin" laŭ la rusa transskribo). Tiel okazis, ke la latinskriba "ch" havas du naturajn respondaĵojn en eo, ĥ (klasika) kaj ĉ (latinida). Mi ne faras el la etimologio fetiĉon, kaj kiam devio de la etimologio povas alporti plian klarecon, mi volonte ĝin akceptas. Ekz-e mi distingas "proceso"n kaj "procezo"n; aŭ, pli proksime al la temo, inter la kontraŭmalaria "ĥinino" http://www.reta-vortaro.de/revo/art/hxinin.html#hxinin.0o kaj la hormono "kinino" http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kinin.html#kinin.0o Kvankam ĉi-okaze "ĥinino" estas germanaĵo etimologie same senbaza, kiel "ĥino", tamen ĝi enkondukas oportunan distingon kaj estas pli internacia maniero distingi inter la du biologiaĵoj: kp la tradukojn DE, RU, CS, BE; kaj la anglajn kinin=kinino, quinine=ĥinino. > ReVo delonge preferas "chino" super "hhino", ech dum "chino" ankorau > ne estis oficiala. Chu la decida faktoro estas, ke "hhino" > etimologie estas iom duba? Ne "iom duba", sed senbezone kripla. Kaj ĝuste tial ĝi ne estas uzata. -- Sergio
