Je 20/11/2008 14:09, mi skribis: >Mi kontrolos cxi-vespere kiel statas en Vortaro de Esperanto.
La savo ne venos de cxi tiu flanko :-( Etato. 1. Konfirmita de la estraro tabelo de registaraj konstantaj oficistoj kaj de ilia salajro. - 2. Salajro de konstanta registara oficisto. Etata. Posedanta etaton (salajron). Terure! Ni nun havas du malsamajn, sed samsignifajn, analizojn de "etata": "aperanta en la etato", aux "posedanta etaton (=salajron)". Mi emas supozi, ke la dua signifo de "etato" devenas de misanalizo de "etata". Kaj cxiuokaze mi ne dezirus mencii gxin en REVO, krom en lingvohistoria rimarko. Kore, Marc
