--- On Thu, 11/20/08, Marc Bavant wrote:

> Je 20/11/2008 14:09, mi skribis:

>>Mi kontrolos cxi-vespere kiel statas en Vortaro de Esperanto.

> La savo ne venos de cxi tiu flanko :-(

> Etato. 1. Konfirmita de la estraro tabelo de registaraj konstantaj
> oficistoj kaj de ilia salajro.

Tio estas iom malpreciza difino.

1. Ne nepre temas pri registaro -- ankaŭ privata firmao povas havi
   tion.  Ekz-e la Novosibirska filio de la usona firmao en kiu mi
   laboras.

> 2. Salajro de konstanta registara oficisto.

Tio estas speciale pola.  La rusa "штат" tion ne entenas.  Sed etato
entenas la buĝetajn limojn por ĉiu posteno kiun ĝi entenas (ruse estas
aparta vorto por tio -- ставка).

> Etata. Posedanta etaton (salajron).

Mi preferus interpreti tion kiel "apartenanta al la etato" -- do,
ricevanta salajron el la etata buĝeto.

Fakte, ĉi tie estas du nocioj:

1. postenaro (штат)
2. personaro (личный состав)

Oni ne ĉiam zorge distingas ilin, kaj (1) ofte estas sinekdoĥe uzata
ankaŭ kiam tenas pri (2).  Simile oni povas uzi la vorton "katedro"
kiam temas pri la personaro kiu tie laboras.

Mi nun konscias, ke la franca ja havas vorton por (2) -- sed
paradokse, kvankam ĝi temas pri persona konsisto, la vorto kiu ĝin
indikas ĉefsence indikas loklimojn: les cadres (la kadroj):

registre sur lequel sont inscrits les noms des officiers et des sous-officiers
exerçant un commandement. Cadre de réserve ...

P. ext., ÉCON. [Surtout au plur.] Ensemble du personnel d'une entreprise 
investi d'une fonction de commandement de contrôle, de direction. Conférence, 
retraite des cadres.
Fam., usuel, au sing. et au plur. Personne membre de ce personnel. Un cadre 
moyen, supérieur ...

-- 
Sergio





      

Rispondere a