Denove Sibayama pri sporta termino. Laux la nuna REVo, >golo: Enigo de pilko aux alia ludobjekto en la celon >golejo: Kadro tra kiu devas pasi la pilko por atingi golon.
Laux la japana "gooru", deveninta de la angla "goal", tiu koncepto validas ne nur por pilka (objekta) ludo, sed ankaux por kurado, nagxado, distanca skiado, distanca glitado, biciklado, remado ktp. "La kuristo atingis 100-metran GOL(EJ)ON en 9 sekundoj". Cxu tia uzado estas ankaux en Esperanto? Se ne, kiel oni esprimas anstatauxe?: "La kuristo atingis 100-metran ???on" en 9 sekundoj". Cxu "celo" aux "celejo"?
