Jxus mi ricevis jenan kritikon de Jan Werner pri kaj por Starto: Ankoraŭ pri malpravo de M. Malovec (Starto 1/2009) kaj M. Turková (Starto 2/2009) konvenas referi: Ambaŭ asertis, ke la vorto „personulo“ estas en neniu vortaro. En la n-ro 2/2009 Malovec jam agnoskis, ke ĝi estas en la vortaroj de Minnaja (1996) kaj Krause (1999). Sed strange estas, ke ili ne scias, ke „personulo“ estas en Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) de Gaston Waringhien, kiu vere superas la „stelon“ de PIV-reviziinto Goninaz. Tie oni povas legi: „Personulo – persono fame konata pro siaj funkcioj, verkoj ktp.: Zamenhof estis celebrata 1959 kiel unu el la grandaj personuloj de la homaro.“ – Do vidu, Zamenhof estas personulo! Prave, li nepre ne povas esti „personeco“, kvankam pluraj, inkluzive de la redaktoro de Starto, pri tio insistas.
__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4174 (20090620) __________ Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus. http://www.eset.cz
