Saluton al cxiuj. En la romano "Rugxdoma songxo" tradukita de la akademiano Xie Yuming, nobelino riprocxas sian filon, kiu malbone traktis donacitan sklavinon:
"Oni donis sxin al vi, cxar oni rigardis vin kiel personulon." La kritiko de Jan Werner atakas ankaux la esprimon dank' al: Werner (Starto 1/2009): 2. dank’ al […] mi havis okazon… dank’ al li la vortaro aperis… La diraĵo kun la nuda radiko en la signifo „en danka maniero“ anstataŭas la formon: „danke al“. La kutimo envenis la lingvon jam en 1891. Mem Zamenhof sin esprimis: Dank’ al la supre montritaj reguloj la lingvo fariĝas eksterordinare facila. Sed: la Fundamento en sia 16-a regulo instruas nin, ke elizii estas permesate nur en la kazo de la nominativa singulara -o. La adverba finaĵo -e kaj la akuzativa finaĵo -on ne estas elizieblaj. Tiu, kiu sekvas la kutimon, pekas kontraŭ la Fundamento. Respondo de nia redakcio (Starto 1/2009): La esprimon dank’ al enkondukis Zamenhof mem pro belsoneco kaj regule ĝin uzis, same ĝin uzas la tuta esperantlingva literaturo, registras ĉiuj vortaroj. Ĝi estas jam klasika frazeologiaĵo, sekve ni ne povas instrui, ke ĝi estas eraro. Sed necesas scii, ke ĝi estas escepto, sola kazo de eliminita adverba finaĵo -e, kiu ne pravigas fari la samon ĉe aliaj adverboj. Werner nun: Bedaŭrinda estas lia konsidero de la esprimo „dank’ al“ kiel „klasika frazeologiaĵo“. Kvankam ĝi vere estas „frazeologiaĵo“, li ne povas refuti, ke ĝi estas kontraŭfundamenta. Ne rajtas ĝin aprobi eĉ la Akademio. Tamen tre multaj „fidelaj samideanoj“ uzas ĝin ridinde ŝparante nur la literon „e“, kiu devas en la frazeologiaĵo aperi: „danke al“. Miroslav Malovec __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4175 (20090621) __________ Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus. http://www.eset.cz
