> Sergio Pokrovskij: > En "repremi" mi vidas la etimologion -- sed ne trovas trafan esprimon > de la ideo.
Ĉar vi ne vidas la unua(j)n premo(j)n. Probable tiuj kiuj uzis "repremo" celis "kontraŭpremo", tiel oni komprenas ke temas pri premo kontraŭ premo. Ekzistas pacaj premoj kaj perfortaj premoj kiuj kondukas al submetedo. La vorto "represio" plaĉas al mi pli ol "repremo" sed mi ne diskutis propraguste, mi respondis por tiuj kiuj ne konas la vorton per ilia nacia lingvo. > Via klarigo, kiel mi ĝin komprenas, min ne konvinkas: > "Oni anticipe reagas je eventuala misfaro". Proksimume kiel se mi > dirus: "Vi anticipe ripetis la frazon kiun mi estis dironta". > "Repremo" por "represio" estas proksimume same maltrafa kiel la > ĉi-supra "ripetis" :) Mi komprenas vian obĵeton, kiel mi diris supre "kontraŭpremo" estus pli komprenebla kunmetaĵo ol "repremo". Sed ĝi tre malplaĉas al mi ĉar en la vorto oni vidas nur la unua(j)n premo(j)n, kiu(j) tre ofte ne estas perforta(j). Mi dankas por ĉiuj interesaj respondoj. Mireja
