2009/9/25 Vilhelmo Lutermano <[email protected]>
>
>
>
> Sed, ĉu la kompleta titolo de la Korano ne estas "La nobla Korano"?kio iel 
> pravigus la formulon "la Korano"?
>
> Kaj "La sankta Biblio", ĉu ne, ankaŭ pravigus la mallongigon "La Biblio", laŭ 
> mi.
> Salutas
> Vilhelmo Lutermano.
>

??? Vi ŝajne iom inversigas la lingvon. "Nudaj" propraj nomoj en
Esperanto ne portas artikolon: Svislando, Rejno, Petro ... Oni ne
diras *la Svislando, la Rejno, la Petro*. Se aldoniĝas adjektivo,
kutime aldoniĝas ankaŭ artikolo: la ĉarma Svislando, la majesta Rejno,
la bonkora Petro.

La demando nur estas, ĉu oni konsideras la vorton "Biblio" propra nomo aŭ ne.

--
Paul Peeraerts
http://Paul_Peeraerts.ipernity.com/?lg=eo

Rispondere a