Sergio Pokrovskij wrote:

> Laŭ Biblio (kial "_la_ Biblio"? aliflanke, ne malkonvenus "la
> Kristo"; sed pli konvenus "(la) ĵusnaskita Jesuo")

Laŭ http://tekstaro.com, "Biblio" aperas kun la artikolo, krom se temas 
pri ekzemplero.

Pri Kristo, mi dirus ke tiuj, kiuj konsideras ĝin nomo, ĝenerale ne uzas 
la artikolon (krom en esprimoj kiel "la ĵusnaskita Kristo"), du tiuj, 
kiuj konsideras ĝin titolo, pli ofte uzas la artikolon.

Ĝi ja estas titolo, kaj ne parto de lia persona nomo; tamen, ŝajnas al 
mi ke la plejmulto uzas ĝin kiel nomon.

Rispondere a