--- On Wed, 9/23/09, Teodoro Sankaro wrote:

[...]

> Laŭ http://tekstaro.com, "Biblio" aperas kun la artikolo, krom se
> temas pri ekzemplero.

Jes -- pliparto da esperantistoj ne kapablas uzi la lingvon racie.
Tamen estas kelkaj esceptoj en tiu tekstaro:

,----
| Biblio, Korano kaj aliaj antikvaj tekstoj estas plenaj je ekzemploj
| pri tio ke sonĝoj havis gravan rolon en la vivo de la popoloj.
| [Reza KHEIR-KHAH, "Monato"]
| 
| Eĉ Biblio mencias ĝin. [Garbhan MACAOIDH, "Monato"]
| 
| Gerrit Berveling atentigis pri intimaj temoj en Biblio. [LOdE]
| 
| kaj Duakanonajn Librojn de Biblio. [LOdE]
| 
| Ĝi aperas en tekstoj pri antikva historio, en Biblio, en verkoj pri
| Ĉinia historio aŭ tute transmonde (la Princo de Malbono). [LOdE]
`----

> Pri Kristo, mi dirus ke tiuj, kiuj konsideras ĝin nomo, ĝenerale ne
> uzas la artikolon (krom en esprimoj kiel "la ĵusnaskita Kristo"), du
> tiuj, kiuj konsideras ĝin titolo, pli ofte uzas la artikolon.

Jes, pliparto da kristanoj ne komprenas la sencon de la vortoj
indikantaj ilian dion.  Nemalmultaj skribas "J. Christ".

> Ĝi ja estas titolo, kaj ne parto de lia persona nomo; tamen, ŝajnas
> al mi ke la plejmulto uzas ĝin kiel nomon.

La religiaj vortoj estas ĝenerale uzataj tute mise: "Dio" kaj "Kristo"
estas komunaj substantivoj indikantaj unikaĵon, do laŭ la reguloj ili
postulas la artikolon (sed la esperantistoj ne uzas ĝin tie); "Biblio"
kaj "Korano" ne estas komunaj substantivoj en Esperanto, ili estas
nomoj propraj -- sed la malraciaj esperantistoj ial artikolas ilin.

-- 
Sergio





      

Rispondere a