Certe mi emas senartikoli cxe Biblio kaj Korano. (Kion pri /la/ Fundamento, kiu 
funkcias sanktalibre por iuj?)

Sed Kristo, simile al Cezaro, suficxe propranomigxis, laux ma impreso.

amike
Istvan Ertl

--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
>
> --- On Wed, 9/23/09, Teodoro Sankaro wrote:
> 
> [...]
> 
> > LaÅ­ http://tekstaro.com, "Biblio" aperas kun la artikolo, krom se
> > temas pri ekzemplero.
> 
> Jes -- pliparto da esperantistoj ne kapablas uzi la lingvon racie.
> Tamen estas kelkaj esceptoj en tiu tekstaro:
> 
> ,----
> | Biblio, Korano kaj aliaj antikvaj tekstoj estas plenaj je ekzemploj
> | pri tio ke sonĝoj havis gravan rolon en la vivo de la popoloj.
> | [Reza KHEIR-KHAH, "Monato"]
> | 
> | Eĉ Biblio mencias ĝin. [Garbhan MACAOIDH, "Monato"]
> | 
> | Gerrit Berveling atentigis pri intimaj temoj en Biblio. [LOdE]
> | 
> | kaj Duakanonajn Librojn de Biblio. [LOdE]
> | 
> | Ĝi aperas en tekstoj pri antikva historio, en Biblio, en verkoj pri
> | Ĉinia historio aŭ tute transmonde (la Princo de Malbono). [LOdE]
> `----
> 
> > Pri Kristo, mi dirus ke tiuj, kiuj konsideras ĝin nomo, ĝenerale ne
> > uzas la artikolon (krom en esprimoj kiel "la ĵusnaskita Kristo"), du
> > tiuj, kiuj konsideras ĝin titolo, pli ofte uzas la artikolon.
> 
> Jes, pliparto da kristanoj ne komprenas la sencon de la vortoj
> indikantaj ilian dion.  Nemalmultaj skribas "J. Christ".
> 
> > Ĝi ja estas titolo, kaj ne parto de lia persona nomo; tamen, ŝajnas
> > al mi ke la plejmulto uzas ĝin kiel nomon.
> 
> La religiaj vortoj estas ĝenerale uzataj tute mise: "Dio" kaj "Kristo"
> estas komunaj substantivoj indikantaj unikaĵon, do laŭ la reguloj ili
> postulas la artikolon (sed la esperantistoj ne uzas ĝin tie); "Biblio"
> kaj "Korano" ne estas komunaj substantivoj en Esperanto, ili estas
> nomoj propraj -- sed la malraciaj esperantistoj ial artikolas ilin.
> 
> -- 
> Sergio
>


Rispondere a