--- On Sun, 9/27/09, mireille.corobu wrote:

[...]

>> Sergio:
>> Ah ha. Do, temas pri tute alia afero ol tiu, kiun
> difinis Paul.

> Kompreneble jes, mi baraktas komprenigi tion!

>> Ruse oni nomas gxin "вертеп" (slavona vorto por "kaverno");

[...]

>> La rusa nomo ("kristnaska kaverno") estas multe pli
> logika ol la esperanta.

> Tamen io ĝenas se oni diras "kristnaska kaverno":

Tio tamen estas la plej preciza kaj nemiskomprenebla.

> la artefarita prezento jam posedas sian propran nomon "kripo", ne
> taŭge nomata mi opinias, precipe pro la kolizio kun la vorto
> trovebla en la reto kaj kiu signifas "kriminala polico" en
> Germanio. Sed kion ni faru?

Ni jam vidis, ke pluraj inter ni ne povi kompreni, kion ĝi signifas.
Nu, en la okcidentaj lingvoj oni maltrafe nomas la tuton per ties
parto; la okcidentanoj do povas rekoni en mallogikaĵo esperanta la
mallogikaĵon de sia gepatra lingvo; sed eĉ pluraj okcidentanoj en nia
forumo evidente ne komprenas, pri kio temas (estus tute malebla la
diskuto, ĉu "kristnaska kaverno" taŭgas por likvoj).  Ankoraŭ malpli
komprenebla ĝi estas por la kulturoj kie tian tradicion oni ne havas.

(En la rigora ortodoksa preĝejo la rondaj skulptaĵoj kaj sekve pupoj
estas rigardataj kiel paganaĵo -- sekve de la malpermeso pri la rondaj
skulptaĵoj en la Dua Ordono; ili estus "idoloj"; tradicie oni permesas
nur pentraĵojn, kiujn oni opinias prezentoj pli spiritaj kaj simbolaj
-- samkiel ĉe la judoj.  Tamen en la limlandoj -- ekz-e en Ukrajnio --
tiu okcidenta tradicio jes hejmiĝis; do ĝi estas tolerata, kvankam ne
senrezerve.)

Alia vorto nemiskomprenebla estus "kristnaskejo"; kaj mi eĉ ricevis du
trafojn por tiu formo:

http://www.ipernity.com/doc/joycejambo/3737254
(subskribo ĉe bildo)
"Cxi tie ankaux estas tradicia fari etan kristnaskejon per pupoj"
http://mx.groups.yahoo.com/group/esperanto-en-kolombio/message/1780

Ekzemploj ne aŭtoritataj, tamen pli spritaj ol la sencerba "kripo".

-- 
Sergio





      

Rispondere a