>>> Ruse oni nomas gxin "вертеп" (slavona vorto por "kaverno");
>>> La rusa nomo ("kristnaska kaverno") estas multe pli
>>> logika ol la esperanta.Nur por tiuj kiuj ne kutimas vidi kaj krei kristnaskan kripon ĉar la objekto ne estas tradicia en ilia kulturo. Normale estas ke ruse ne ekzistas aparta termino por la koncerna objekto se en ortodoksio ĝi estas konsiderata kiel paganaĵo. En Esperantio iuj povas ĝin konsideri paganaĵo, aliaj ne. Defakte estas ke iuj esperantistoj bezonis la vorton kaj trovis "kripo", kie? kiel? mi ne scias. Fakte estas ke jam esperantistoj konas la vorton kaj bezonas la vorton. >> Tamen io ĝenas se oni diras "kristnaska kaverno": > Tio tamen estas la plej preciza kaj nemiskomprenebla. Dependas de la kunteksto: la vorto "kaverno" povas pensigi nin pri iu reala kaverno dum temas pri simbola konstruita objekto. >> la artefarita prezento jam posedas sian propran nomon "kripo", ne >> taŭge nomata mi opinias, precipe pro la kolizio kun la vorto >> trovebla en la reto kaj kiu signifas "kriminala polico" en >> Germanio. Sed kion ni faru? > Ni jam vidis, ke pluraj inter ni ne povi kompreni, kion ĝi signifas. Mi konjektas ke multaj sekvas nian diskuton silente, observante ian dekulturan konflikteteon inter ni (kiam ne malofte okazis temante pri religiaj aferoj). La miskomprenoj devenas de la fuŝa difino de la senco 2 prezentita de Paul. > Nu, en la okcidentaj lingvoj oni maltrafe nomas la tuton per ties > parto; Ne en la franca kiu ja estas lingvo en Okcidento. France estas "crèche" do "staleto". Oni konstruas staleton, la tuto prezentiĝas kiel staleto. > la okcidentanoj do povas rekoni en mallogikaĵo esperanta la > mallogikaĵon de sia gepatra lingvo; La "okcidentanoj" estas multe pli diversaj ol vi sugestas. > sed eĉ pluraj okcidentanoj en nia > forumo evidente ne komprenas, pri kio temas (estus tute malebla la > diskuto, ĉu "kristnaska kaverno" taŭgas por likvoj). Ankoraŭ malpli > komprenebla ĝi estas por la kulturoj kie tian tradicion oni ne havas. Estas la tasko de vortaro klarigi la uzatajn sencojn de vortoj, la plej uzata senco de "kripo" ne estas la agrikultura senco. > (En la rigora ortodoksa preĝejo la rondaj skulptaĵoj kaj sekve pupoj > estas rigardataj kiel paganaĵo -- sekve de la malpermeso pri la rondaj > skulptaĵoj en la Dua Ordono; ili estus "idoloj"; tradicie oni permesas > nur pentraĵojn, kiujn oni opinias prezentoj pli spiritaj kaj simbolaj > -- samkiel ĉe la judoj. Tamen en la limlandoj -- ekz-e en Ukrajnio -- > tiu okcidenta tradicio jes hejmiĝis; do ĝi estas tolerata, kvankam ne > senrezerve.) Interese. > Alia vorto nemiskomprenebla estus "kristnaskejo"; kaj mi eĉ ricevis du > trafojn por tiu formo: Ĉu tiuj kiuj senrezerve jam uzis la vorton "kripo" akceptus anstataŭe "kristnaskejo"? Mi tre dubas des pli ke pli logike devus esti "Jesunaskejo" :-) > http://www.ipernity.com/doc/joycejambo/3737254 > <http://www.ipernity.com/doc/joycejambo/3737254> > (subskribo ĉe bildo) > "Cxi tie ankaux estas tradicia fari etan kristnaskejon per pupoj" > http://mx.groups.yahoo.com/group/esperanto-en-kolombio/message/1780 > <http://mx.groups.yahoo.com/group/esperanto-en-kolombio/message/1780> > > Ekzemploj ne aŭtoritataj, tamen pli spritaj ol la sencerba "kripo". La sencerba "kripo" ne konatas krom de kelkaj esperantistaj bredistoj. La kristnaska "kripo" konatas de esperantistaj kiuj vivas en landoj kie la katolika tradicio ne malaperis. Mireja (Pardonu ke mi ne povos sekvi la diskuton dum 48 h, mi ne plu estas libera)
