Russ Williams skribis: > 2009/12/25 Bertilo Wennergren <[email protected]>: >> Kaj fakte ankaŭ homaj rasoj ekzistas, sed nur kiel kultura >> kaj sociologia fenomeno, ne kiel biologia.
> Sed kio pri tiuj malsanoj, kiujn suferas homoj de iu raso kaj ne homoj > de alia raso? Ekzemple? > Sxajnas esti ia biologia diferenco tiurilate, cxu ne? Kompreneble ekzistas multaj biologiaj diferencoj inter diversaj homoj, sed tiuj diferencoj ne donas bazon por grupi homojn laŭ rasoj. Ekzemple, kiam oni parolas pri negroj aŭ nigruloj, oni inkluzivas en tiu "raso" diversajn Afrikajn tribojn inter si diferencegajn. Ja en Afriko estas pli da genaj diferencoj inter homoj ol ie ajn en la mondo. Se oni entute volus science dividi la homojn en rasojn, oni devus unuavice distingi dekojn kaj dekojn da rasoj nur ene de tiu homgrupo, kiun oni tute nescience nomas "negroj" aŭ "nigruloj". Vere tiuj homoj estas inter si pli diversaj ol estas la fikciaj rasoj "blankuloj" kaj "flavuloj", kiuj jam estas tre heterogenaj. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
