On 12/26/09, Bertilo Wennergren wrote: ...
> Tre simpligite raso estas subspecio. Por ke oni povu > paroli pri raso au subspecio, devas ekzisti relative > klaraj grupoj, en kiuj la individuoj dividas tutan > aron da komunaj trajtoj (gene difinitaj), kiuj klare > distingas ilin disde individuoj de aliaj > subspecioj/rasoj. Tiajn grupojn oni povas konstati > che multaj specioj, ekzemple katoj, hundoj, abeloj > k.a. Sed multaj aliaj specioj malhavas tiajn subgrupojn. La hundoj tre sengxene sin interkrucas, kaj pri la pureco de la hundaj rasoj zorgas precipe la homoj. > En tia senrasa specio au la individuoj ghenerale estas inter > si tre similaj, au ja ekzistas variado, sed tiu variado > estas sufiche hazarda, kaj ne eblas konstati grupojn > da gravaj distingaj trajtoj, kiuj kunekzistas formante > grupojn da similaj individuoj. Tiel estas interalie > che homoj. Ghenerale la homa specio estas tre unueca > (kredeble char antau nelonge ekzistis nur tre > malmultaj homoj inter si proksimege parencaj, kaj ne > pasis sufiche da tempo por estigho de granda variado). La variado tamen estas okulfrapa. Cxu la pigmeoj ne estas suficxe malsimilaj ol la amerikanojdoj? > Kaj krome tiu variado inter homaj individuoj, kiu ja > ekzistas, estas tiom kompleksa, ke ne eblas konstati > iajn klarajn subgrupojn. Tiel estas interalie, char > homoj tre multe interbredighis. Ja povas esti, ke > certa geno estas ofta en ia regiono, kaj malofta > en aliaj regionoj, sed unu tia trajto ne sufichas por > ke oni povu paroli pri raso. Necesas tute grupo da > trajtoj, kiuj kunigas homgrupon, kaj kiu distingas > ghin disde aliaj grupoj. Tute simile cxe la hundoj. Tamen la ekzisto de miksrasaj hundoj ne sensencigas la koncepton pri la hundaj rasoj. > La ideoj pri homaj rasoj estighis pro nesufiche detala > esplorado de la realo. Gxi estas detala, precipe nun, kiam oni povas detekti la genojn kiuj responsas pri la rasaj apartajxoj. Oni ja rekonstruas la itinerojn de la prahoma migrado laux la trajtoj genetikaj; tiuj trajtoj genetikaj ja estas trajtoj rasaj. La hundoj auxstraliaj formis apartan hundan rason auxstralian; la indigxenoj amerikaj restis simile apartigitaj disde la indigxenoj afrikaj dum multaj jarmiloj. Se oni apartigas sxafhundojn germanajn disde la sxafundoj kauxkazaj, kial dum la komparebla periodo ne povis akumuligxi apartajxoj homaj? > Se oni rigardas nur suprajhajn > trajtojn, kaj se oni rigardas nur kelkajn elektitajn > ekstremajn okazojn, ignorante chiujn individuojn, kiuj > ne apartenas al tiaj klaraj ekstremokazoj, oni povas > ricevi impreson pri ekzistado de homaj rasoj. Sed pli > detala esplorado montras realon multege pli komplikan, > en kiu rasoj simple ne ekzistas, sed ja variado inter > individuoj. Nun oni plie rigardas la genomon. > Sergio: >> La rusa Vikipedio prezentas nemalgrandan hierarkion, ekde la pinta >> disduigxo je la trunkojn "orientan<>okcidentan" (la euxropanojdoj, la >> negrojdoj, pigmeoj kaj busxmenoj estas okcidentanoj; mongolojdoj, >> amerikanojdoj kaj auxstralojdoj apartenas al la orienta trunko), >> gxis proksimume 30 rasoj je la malsupra nivelo. > Jes, ekzistas multaj tiaj provoj prezenti homajn rasojn. Tiuj > provoj tre malsimilas inter si, kaj estas plej ofte tre > nescience kreitaj. Tion oni povas diri pri cxio ajn. Ankaux la skoloj medicinaj aux lingvistikaj estas tre malsimilaj inter si, kaj multaj el ili estas tute cxarlatanaj. Cxu tio signifas, ke medicino ne estas scienco? -- Sergio
