Russ Williams skribis: > 2009/12/25 Bertilo Wennergren <[email protected]>: >> Russ Williams skribis:
>>> 2009/12/25 Bertilo Wennergren <[email protected]>: >>>> Kaj fakte ankaŭ homaj rasoj ekzistas, sed nur kiel kultura >>>> kaj sociologia fenomeno, ne kiel biologia. >>> Sed kio pri tiuj malsanoj, kiujn suferas homoj de iu raso kaj ne homoj >>> de alia raso? >> Ekzemple? > La plej fama ekzemplo konata de mi estas "Sickle Cell Anemia", kiu > cxefe aperas en nigruloj origine de subsahara Afriko: > http://en.wikipedia.org/wiki/Sickle-cell_disease > "The prevalence of the disease in the United States is approximately 1 > in 5,000, mostly affecting Americans of Sub-Saharan African descent, > according to the National Institutes of Health.[4] In the United > States, about 1 in 500 black births have sickle-cell anemia." >> Kompreneble ekzistas multaj biologiaj diferencoj inter >> diversaj homoj, sed tiuj diferencoj ne donas bazon por >> grupi homojn laŭ rasoj. Ekzemple, kiam oni parolas pri >> negroj aŭ nigruloj, oni inkluzivas en tiu "raso" diversajn >> Afrikajn tribojn inter si diferencegajn. Ja en Afriko >> estas pli da genaj diferencoj inter homoj ol ie ajn en >> la mondo. Se oni entute volus science dividi la homojn >> en rasojn, oni devus unuavice distingi dekojn kaj dekojn >> da rasoj nur ene de tiu homgrupo, kiun oni tute nescience >> nomas "negroj" aŭ "nigruloj". Vere tiuj homoj estas >> inter si pli diversaj ol estas la fikciaj rasoj >> "blankuloj" kaj "flavuloj", kiuj jam estas tre >> heterogenaj. > Aha, jes, mi komprenas kion vi celas pli bone nun! Efektive via ekzemplo pri serpochela anemio tre bone montras, kion mi celas. Ja ekzistas homoj, kiuj estas pli sentemaj je certaj malsanoj, kaj tio povas dependi de genaj trajtoj, kiujn havas tiuj homoj. Sed tio ne rilatas al tiuj homgrupoj, kiujn oni tradicie nomas rasoj. Tre simpligite raso estas subspecio. Por ke oni povu paroli pri raso au subspecio, devas ekzisti relative klaraj grupoj, en kiuj la individuoj dividas tutan aron da komunaj trajtoj (gene difinitaj), kiuj klare distingas ilin disde individuoj de aliaj subspecioj/rasoj. Tiajn grupojn oni povas konstati che multaj specioj, ekzemple katoj, hundoj, abeloj k.a. Sed multaj aliaj specioj malhavas tiajn subgrupojn. En tia senrasa specio au la individuoj ghenerale estas inter si tre similaj, au ja ekzistas variado, sed tiu variado estas sufiche hazarda, kaj ne eblas konstati grupojn da gravaj distingaj trajtoj, kiuj kunekzistas formante grupojn da similaj individuoj. Tiel estas interalie che homoj. Ghenerale la homa specio estas tre unueca (kredeble char antau nelonge ekzistis nur tre malmultaj homoj inter si proksimege parencaj, kaj ne pasis sufiche da tempo por estigho de granda variado). Kaj krome tiu variado inter homaj individuoj, kiu ja ekzistas, estas tiom kompleksa, ke ne eblas konstati iajn klarajn subgrupojn. Tiel estas interalie, char homoj tre multe interbredighis. Ja povas esti, ke certa geno estas ofta en ia regiono, kaj malofta en aliaj regionoj, sed unu tia trajto ne sufichas por ke oni povu paroli pri raso. Necesas tute grupo da trajtoj, kiuj kunigas homgrupon, kaj kiu distingas ghin disde aliaj grupoj. La ideoj pri homaj rasoj estighis pro nesufiche detala esplorado de la realo. Se oni rigardas nur suprajhajn trajtojn, kaj se oni rigardas nur kelkajn elektitajn ekstremajn okazojn, ignorante chiujn individuojn, kiuj ne apartenas al tiaj klaraj ekstremokazoj, oni povas ricevi impreson pri ekzistado de homaj rasoj. Sed pli detala esplorado montras realon multege pli komplikan, en kiu rasoj simple ne ekzistas, sed ja variado inter individuoj. Sergio: > La rusa Vikipedio prezentas nemalgrandan hierarkion, ekde la pinta > disduigxo je la trunkojn "orientan<>okcidentan" (la euxropanojdoj, la > negrojdoj, pigmeoj kaj busxmenoj estas okcidentanoj; mongolojdoj, > amerikanojdoj kaj auxstralojdoj apartenas al la orienta trunko), > gxis proksimume 30 rasoj je la malsupra nivelo. Jes, ekzistas multaj tiaj provoj prezenti homajn rasojn. Tiuj provoj tre malsimilas inter si, kaj estas plej ofte tre nescience kreitaj. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
