2009/12/25 Bertilo Wennergren <[email protected]>:
> Russ Williams skribis:
>
>> 2009/12/25 Bertilo Wennergren <[email protected]>:
>>> Kaj fakte ankaŭ homaj rasoj ekzistas, sed nur kiel kultura
>>> kaj sociologia fenomeno, ne kiel biologia.
>
>> Sed kio pri tiuj malsanoj, kiujn suferas homoj de iu raso kaj ne homoj
>> de alia raso?
>
> Ekzemple?

La plej fama ekzemplo konata de mi estas "Sickle Cell Anemia", kiu
cxefe aperas en nigruloj origine de subsahara Afriko:
http://en.wikipedia.org/wiki/Sickle-cell_disease
"The prevalence of the disease in the United States is approximately 1
in 5,000, mostly affecting Americans of Sub-Saharan African descent,
according to the National Institutes of Health.[4] In the United
States, about 1 in 500 black births have sickle-cell anemia."

> Kompreneble ekzistas multaj biologiaj diferencoj inter
> diversaj homoj, sed tiuj diferencoj ne donas bazon por
> grupi homojn laŭ rasoj. Ekzemple, kiam oni parolas pri
> negroj aŭ nigruloj, oni inkluzivas en tiu "raso" diversajn
> Afrikajn tribojn inter si diferencegajn. Ja en Afriko
> estas pli da genaj diferencoj inter homoj ol ie ajn en
> la mondo. Se oni entute volus science dividi la homojn
> en rasojn, oni devus unuavice distingi dekojn kaj dekojn
> da rasoj nur ene de tiu homgrupo, kiun oni tute nescience
> nomas "negroj" aŭ "nigruloj". Vere tiuj homoj estas
> inter si pli diversaj ol estas la fikciaj rasoj
> "blankuloj" kaj "flavuloj", kiuj jam estas tre
> heterogenaj.

Aha, jes, mi komprenas kion vi celas pli bone nun!

dankon,
russ

Rispondere a