Mireille:

Sed ne okazas same facile por c^iuj verboj.

Mi konsentas.

Iuj povas kompreni la adjektivon "veka" en la senco "vekanta" dum aliaj
povas kompreni g^in en la senco "vekita". (ekz: veka lumo)

Mi kredas ke la uzo de "veka" en la senco de "vekita"/"nedormanta" estas erara imito de kelkaj naciaj lingvoj. "Vek-" en la Fundamento simple signifas réveiller, éveiller | wake, arouse | wecken .... Mi provis resumi mian sintenon al cyi tiu radiko en: http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Fun:_vek-i .

Pro tio ne eblas simpligi dirante ke de la fundamenta senco de la verbo
"xxxxxi" oni tuj komprenos la adjektivon "xxxxxa".

Tio s^ajnas esti la g^enerala regulo en Esperanto. Principe la formo kaj la senco de la baza radiko neniam s^ang^ig^as.

Tiusence mi malfacile akceptas "afekta", de la kunteksto oni komprenos
la celatan sencon, tamen "afekta" povas signifi foje "afektanta" alifoje
"afektata".

Pri tio mi dubas. Sed certe povas esti malfacilaj kuntekstoj.

Por la vorto "precioza" estas pluraj manieroj elturnig^i sen g^in uzi:
vidu miajn proponojn en hodiau(a respondo al Antonio, al kiuj eblas
aldoni iun plian, de Sergio, "bombasta". Miaopinie estas erare diri ke
"precioza" signifas/egalas "afekta".

Certe oni povas solvi la problemon ankau( sen "afekta".

Tamen iuj povas kompreni "tima" estkiel "timiga" dum "timema" estas
c^iam g^uste komprenata.

Sed se "tim-" signifas "senti timo", "tima" lau( mi devus esti klara, sed c^iuokaze ankau( "timema" povas esti uzata eble kun tre malgranda nuanco de malsameco.

Amike

Renato

Rispondere a