>> Mireille:
>> Iuj povas kompreni la adjektivon "veka" en la senco "vekanta" dum aliaj
>> povas kompreni ĝin en la senco "vekita". (ekz: veka lumo)

 > Renato:
> Mi kredas ke la uzo de "veka" en la senco de "vekita"/"nedormanta" estas 
> erara imito de kelkaj naciaj lingvoj. 

Mi samopinias: por mi "veka" ne devus signifi "vekita" sed en la 
praktiko de la lingvo iuj facile faras la eraron do nia cerbo povas 
kutimiĝi registri duan sencon de "veka". Citante la ekzemplo de "veka" 
kaj de "korekta" mi ne celis relanĉi iamajn debatojn. Mi celis atentigi 
pri la fakto ke, eĉ se teorie ne devus esti senca dubo pri adjektivoj 
rekte derivataj de verboj, en la praktiko de la lingvo estiĝas foje tia 
dubo pro misuzoj de la adjektivo. Kaj ĝuste de la verbo "afekti" venas 
la adjektivo "afekta" kiu en multe da kuntekstoj estas malpli klara ol 
"afektoplena" derivata de "afekto" kaj ne rekte de "afekti".

>> Pro tio ne eblas simpligi dirante ke de la fundamenta senco de la verbo
>> "xxxxxi" oni tuj komprenos la adjektivon "xxxxxa".

> Tio ŝajnas esti la ĝenerala regulo en Esperanto. Principe la formo kaj 
> la senco de la baza radiko neniam ŝanĝiĝas.

Jes kompreneble sed temas pri adjektivo derivata de baza radiko kaze de 
veka, kaj de afekta. La senco de tiuj du adjektivoj, kiuj ne estas bazaj 
radikoj, estiĝas el la praktikado de la lingvo.
Ĝusta uzo estas ne ĝin uzi en la senco radikverbo+ita sed iuj tiel faras 
  kaj probable daŭros la misuzo de tiaj adjektivoj.
Mireja

Rispondere a