> Sajnas al mi ke adjektivoj rekte derivitaj de verba radiko ne estas tro
> gxenaj... se ni komprenis la mekanismo. :-)
> 
> Gxis
> 
> Antonio

Ne tiel simple estas. Nun ŝajnas al mi ke oni komprenas nur de la 
kunteksto tiajn adjektivojn, ke apenaŭ eblas dikti regulon.
Ekzemple:
de la verbo dormi:
sendorma nokto = nokto sen dormo ( certe ne estas nokto ne dormita aŭ ne 
dormanta)

de la verbo estimi:
estima Sinjoro XXXX = estimata sinjoro XXXX ?

de la verbo veki:
veka lumo ne estas vekita lumo

de la verbo efiki:
efika laboro ne estas efikita laboro sed laboro kiu efikas

de la verbo pentri:
pentra tabulo = tabulo sur kiu oni pentras, pentrita tabulo?

de kolekti:
kolektaj tagoj = tagoj dum kiuj estas planataj kolektoj (ekzemple 
kolektoj de specialaj rubaĵoj) (ne estas tagoj kolektitaj)

de korekti:
korektaj taskoj = taskoj por korekti (ne estas korektitaj taskoj)

Eĉ ŝajnas al mi ke oni pli facile akceptas tiajn adjektivojn kiam ili 
komencas per "mal" "sen" "bon", kiel ekzemple: maldorma, sendorma, 
malŝata, senpaga, bonvena, sentima, bongusta, malferma, senlabora.

Kaj jen komparu "malluma " kaj "luma".
Mireja daŭre malfidas adjektojn kies formo estas "verba radiko+a", kiel 
estas "afekta", adjektivo kiu pelis min reagi al propono de Renato uzi 
"afekta" anstataŭ "precioza".

Rispondere a