Ne, Mireille, tiel oni ne uzu la adjektivojn:

Ekzemple:
de la verbo dormi:
sendorma nokto = nokto sen dormo ( certe ne estas nokto ne dormita aŭ ne
dormanta)
"sen" substantivigas dorm* temas do pri nokto sen dormo/dormado.
de la verbo estimi:
estima Sinjoro XXXX = estimata sinjoro XXXX ?
"estima" signifas estimanta, ne estimata.
same pri la sekvaj radioj vek*, efik*: ili
estas aktivaj.

de la verbo pentri:
pentra tabulo = tabulo sur kiu oni pentras, pentrita tabulo?
Tablo por pentrado - do (por)pentrada tabulo


de kolekti:
kolektaj tagoj = tagoj dum kiuj estas planataj kolektoj (ekzemple
kolektoj de specialaj rubaĵoj) (ne estas tagoj kolektitaj)
tagoj por rubaĵkolektado. Do (por)rubaĵkolekt(ad)aj tagoj


de korekti:
korektaj taskoj = taskoj por korekti (ne estas korektitaj taskoj)
korektendaj taskoj


Eĉ ŝajnas al mi ke oni pli facile akceptas tiajn adjektivojn kiam ili
komencas per "mal" "sen" "bon", kiel ekzemple: maldorma, sendorma,
malŝata, senpaga, bonvena, sentima, bongusta, malferma, senlabora.
Denove "sen" substantivigas  do sen timo, sen pago, sen dormo kaj
sekve do sentima, senpaga kaj sendorma.
Kurt Fischer



Rispondere a