> Kurt Fischer a écrit : > Ne, Mireille, tiel oni ne uzu la adjektivojn:
Dankon pro via respondo. >> Ekzemple: >> de la verbo dormi: >> sendorma nokto = nokto sen dormo ( certe ne estas nokto ne dormita aŭ ne >> dormanta) > "sen" substantivigas dorm* temas do pri nokto sen dormo/dormado. Ha! Bone, sendorma ne estas adjektivo kiu rekte derivas de la verba radiko do "sendorma" akcepteblas de "sen dormo". >> de la verbo estimi: >> estima Sinjoro XXXX = estimata sinjoro XXXX ? > "estima" signifas estimanta, ne estimata. Uf! mi ne povis akcepti la adjektivon "estima" en la senco "estimata". > same pri la sekvaj radikoj vek*, efik*: ili > estas aktivaj. Jes por vek* kaj efik*, estas eksterdube ke veka kaj efika ne povas signifi vekita kaj efikita. >> de la verbo pentri: >> pentra tabulo = tabulo sur kiu oni pentras, pentrita tabulo? > Tablo por pentrado - do (por)pentrada tabulo Ĝuste tiel vi mi dirus, mi nur volis testi sur ekzemplo simila al la "manĝa" de Antonio en ------- "mangxa -> itale "alimentare" aux ankaux "edule" -> por niaj skulptajxoj ni uzas nur mangxajn produktojn." ------ >> de kolekti: >> kolektaj tagoj = tagoj dum kiuj estas planataj kolektoj (ekzemple >> kolektoj de specialaj rubaĵoj) (ne estas tagoj kolektitaj) > tagoj por rubaĵkolektado. Do (por)rubaĵkolekt(ad)aj tagoj Ankaŭ mi proponis tiun ekzemplon por testi sed ne mi dirus tiel. Mi preferas "specialaj tagoj por la kolekto de apartaj rubaĵoj". Pli longe dirite sed multe multe pli kompreneble estas. >> de korekti: >> korektaj taskoj = taskoj por korekti (ne estas korektitaj taskoj) > korektendaj taskoj Mi ne konsentas sed mi povas erari, korektaj taskoj estas taskoj kiuj celas korekti. Ili ne estas korektendaj. >> Eĉ ŝajnas al mi ke oni pli facile akceptas tiajn adjektivojn kiam ili >> komencas per "mal" "sen" "bon", kiel ekzemple: maldorma, sendorma, >> malŝata, senpaga, bonvena, sentima, bongusta, malferma, senlabora. > Denove "sen" substantivigas do sen timo, sen pago, sen dormo kaj > sekve do sentima, senpaga kaj sendorma. Sed "mal" ne substantivigas. Mi ne akceptas "malŝata" "malferma" en la senco "malŝatata" "malfermita" Malferma signifas ???? nur en kuntekste mi ĝin komprenos eĉ se ĝi estas misuzita en la senco "malfermita" malŝata signifas ???? mi ne komprenas ĝin. Mireja > Kurt Fischer
