Je 1/21/10, mireille: [...]
>> Sergio: >> Mi tamen ne pretas rezigni pri la simplaj adjektivoj kiel "karesa >> gesto", "malŝata rigardo", "malferma kunsido" ktp. > karesa gesto-> gesto kiu karesas > do adjektivo formita laux la modelo veka lumo-> lumo kiu vekas > malferma kunsido->kunsido kiu malfermas (kunsidan aranĝon, kunvenon k.t.p.) Jes. > malŝata rigardo -> ??? rigardo kiu esprimas malŝaton? pli klare estas > "rigardo malŝatoplena" aŭ "malŝatoesprima rigardo" Kiel tio diferencas disde "karesa gesto", "indulga rideto" ktp? > estima-> ???? estimata? Ne, samkiel ĉe la antaŭaj, "esprimanta estimon". "Estimaj vortoj, esprimoj"; "estima rilato al la maljunuloj" ktp. Fakte, ruslingve "estima, respekta junulo" signifas indikas junulon kiu respektas. > afekta-> afektata? ekzemple "afektaj gestoj" ĉu ne pli bone estas > "afektataj gestoj" "gestoj afektoplenaj"? La gestoj ja ne estas afektataj, ili esprimas ion afektatan. Kaj "afektoplena" ne ĉiam taŭgas, la gesto ja povas esti nur iomete afekta. [...] -- Sergio
