2010/2/23 mireille.corobu <[email protected]>:
> Antaŭ nelonge mi bezonis verbon por esprimi "debicikladon".
> Mi uzis la verbon "debicikli" sen kontroli en ReVo. Nur hodiaŭ mi iris
> tien por kontroli kaj ne trovas la verbon.
> Ĉu ĝi estas verbo tro facile komprenebla do kiu ne havas sian lokon en
> la vortaro?
> Scivoleme mi rigardis en la artikolo "selo" ĉar oni deseliĝas
> debiciklante. Tiam mi vidis ke deseliĝi uzatas ŝajne nur por rajdantoj.
> Hodiaŭ estas pli da biciklantoj ol da rajdantoj, pro tio mi opinias
> utila la verbon "debicikli".
> Mi pretas aldoni ĝin en ReVo.
> Kion vi opinias?
> Ĉu jam ekzistas alia verbo samsignifa al kiu mi ne pensis?
> Dankon pro respondoj
> Mireja

Sxajnas kiel tia vorto, kies signifo estas suficxe komprenebla kiel la
sumo de gxiaj partoj, kaj gxi ne suficxe oftas, do mi ne vidas kialon
enmeti gxin en la vortaro... alie oni aldonu sinfine multegajn tiajn
vortojn, kiel "enbusigxi", "elbusigxi", "enauxtomobiligxi",
"elauxtomobiligxi", "enaviadiligxi", "elaviadiligxi", "sursegxigxi",
"elsegxigxi", "enlitigxi", "ellitigxi"*, ktp, ktp, kies signifoj estas
evidentaj, cxu ne? Esperanto estas tia, ke oni auxtomate konstruas
tiajn vortojn - ne sxajnas al mi ke vortaro penu havi kaj difini
cxiujn, cxar simple ne eblas kaj ne sxajnas tre plivalorigi aux
pliutiligi la vortaron, en la senco ke homo kiu komprenas signifojn de
la partoj povas tuj kompreni la kunmetan vorton. (Malkiel ekzemploj
kiel "vortaro", "necesejo", ktp, kies signifoj estas iom alia ol la
sumoj de la partoj.)

* Kvankam mi rimarkas ke "enlitigxi" kaj "ellitigxi" jam estas en
ReVo, do eble mi eraras pri la vortara politiko. :)

amike,
russ

Rispondere a