2010/2/25 mireille.corobu <[email protected]>:
> Jes mi scias. Mi celis ke la verboj ne uzatas.
Nu, mi nur povas respondi, ke versxajne ili ne uzatas de vi. Sed certe
ili uzatas! Mi auxdas frazojn kiel "Mi auxtis tien sed busis reen" aux
simile. Estas ecx klisxo miasperte en prilingvaj diskutoj, ke oni
mencias tiajn eblojn en Esperanto ("mi taksiis al la flughaveno", mi
memoras auxdi dum ia tia prelego), kiuj ofte mankas en aliaj lingvoj.
Post dormo, venis al mia kapo pli klara konstato pri la afero, do mi
denove tajpas mesagxon...
Vi diras ke agi tiel ke vi ne plu estu sur biciklo (do "iru de
biciklo", eble ni diru) estu "debicikli". Sed tio sxajnas tute
nekongrua kun aliaj uzoj de prepozicioj/prefiksoj. Vi sxajnas mismeti
prefikson "de-" kun substantivo (cxi-kaze "biciklo").
Ekzemple, se mi "venas al domo", mi "alvenas", mi ne "aldomas".
Se mi "pensas pri problemo", mi "pripensas", mi ne "priproblemas".
Se mi "metas cxapelon sur mian kapon", mi "surmetas", mi ne "surcxapelas".
Do de kie venas "debicikli" en via dezirata senco?
Vidu en via malnova ekzemplo:
> En "debicikli" "de" rolas samkiel en "demeti". "Mi demetas la mantelon"
> ne signifas ke mi metas for de mi la mantelon, ĝi signifas ke mi ne plu
> volas surporti ĝin do mi malhavos ĝin sur mi.
Hm? Tamen vi ja metis gxin aliloken, de via korpo!
> "Mi debiciklas" ne
> signifas ke mi metas for de mi la biciklon, ĝi signifas ke mi ne plu
> volas bicikli, do mi piediros.
Se vi volas rezoni simile pri mantelo, notu ke vi "demetas la
mantelon", vi NE "demantelas"! Do kial vi sxangxas de la sintakso "Mi
demetas la mantelon" al la sintakso "Mi debiciklas" (anstataux "mi
...as la biciklon", ekzemple?)
Gxenerale, kombino de "de" kun verba radiko sxajnas esti ia
plispecifigo de la baza ago de la verbo. Se mi "demetas" ion, mi
"metas gxin de", same kiel mi "surmetas" ion mi "metas gxin sur", ktp.
Do simile, se mi "debiciklas", mi "biciklas de".
Se vi volas pensi pri biciklo, cxu vi "pribiciklas"? Ne!
Se vi volas rigardi al biciklo, cxu vi "albiciklas"? Ne!
Do sxajnas al mi tre nekonsekvence kaj konfuze, ke vi tiom forte emas
uzi "de" kun la objekto (biciklo) tiel, kaze de "bicikli".
Mi iom scivolas cxu temas pri nekonscia nacilingva influo. En la
angla, la prefikso "de-" povas fojfoje havi tiajn uzojn (ekzemple
"de-ice" - forigi glacion; "debug" - forigi erarojn; "deplane" - eliri
aviadilon; ktp).
Cxu eble simile en la franca?
lingveme,
russ