> Russ Williams: > [...]. Eblas iri sur biciklon kaj de biciklo. > Same kiel oni enbusigxas kaj elbusigxas, oni surbicikligxas kaj > debicikligxas.
La verbo "busi" ne ekzistas do ne eblas diri "enbusi" kaj "elbusi". La verbo "bicikli" ja ekzistas kaj sencas (kiam oni biciklas la radoj ruligxas) do eblas diri "debicikli" kaj "surbicikli", ankaux eblas surbicikligxi kaj debicikligxi sed ne en la sama senco. > Kiel pli rultabulo, ekzemple? Ankaux ili ne funkcias same kiel > auxtobusoj, auxtomobiloj, tramoj ktp. > Cxu vi do asertus ke "derultabuli" signifas igxi ne plu estu sur la > rultabulo, kaj "surrultabuli" signifas igxi sur la rultabulo? > Aux cxu vi konsentas ke tiuj estu "derultabuligxi" kaj > "surrultabuligxi", cxar "derultabuli" signifas "deiri per rultabulo" > kaj "surrultabuli" signifas "suriri per rultabulo"? La verbo "rultabuli" ne ekzistas. >> Sur biciklon oni povas suriri do eblas surbicikli. > Cxu la ago suriri sur segxon estu "sursegxi"? La verbo segxi ne ekzistas. > Cxu la ago eniri en liton estu "enliti"? La verbo "liti" ne ekzistas. >> De biciklo oni povas deiri do eblas debicikli. > Cxu la ago kuri de urso estu "deursi"? la verbo "ursi" ne ekzistas. > > Cxu la ago preni (ion) de tablo estu "detabli (gxin)"? la verbo "tabli" ne ekzistas. >> Ne gravas ke ĉi tie neniu akceptas kompreni ke eble biciklado ne sekvas >> aliajn veturadajn modelojn :-). > Ne gravas ke cxiu alia malkonsentas kun via interpreto de "debickli", > kaj ja prezentas multajn diversajn argumentojn kontraux gxi? Nu, > bone... sed se mi estus en tia pozicio, mi konsiderus cxu eble mia > lingvosento erare misgvidas min, anstataux supozu ke cxiu alia > malpravas... :/ Ho! mi ne supozas ke cxiu alia malpravas, dum la diskuto mi provis kaj provas kompreni: Kial oni rifuzas diferencigi debicikli kaj debicikligxi Kial oni rifuzas "debicikli" pro komparo al igx-verboj bazitaj sur substantivo X de kiu oni ne kreis la verbon X-i. Kial mi mem iris rigardi en ReVo la artikolojn pri biciklo kaj selo. Kaj cximatene kial vi skribis malprave (ja certe tre tre malprave)ke mi supozas ke cxiu alia malpravas. Cxu vi miskomprenis mian "ne gravas ke cxi tie..." Mi intencis diri ke mi restas sur mia pozicio ke eblas krei la verbojn "surbicikli" kaj "debicikli" se ili estos bezonatas. Ke la verbojn ne indas registri en la vortaro mi jam diris, do pro kio vi grumblis? ReVo plenplenas je ne utilaj vortoj dum mankas vortoj por la cxiutaga vivo. Mireja PS: La verboj "deseligxi" kaj "surseligxi" povas utile anstatauxi "debicikli" kaj "surbicikli" ili pli tauxgas ol "debicikligxi" kaj "surbicikligxi".
