2010/2/24 mireille.corobu <[email protected]>:
> Jes prave. Ankaŭ elpensis mi la verbon "debicikigi" sed kiam mi volis
> skribi, al mia menso venis la terure peza "mi debicikligas min..."
>
> Mi preferus ke oni dirus
> "debicikli" en la senco celata de mi
> kaj
> "bicikli de" en la alia senco.
>
> Ekzemple:
>
> "Al la valo mi biciklis de la montara lago xxxxx. Ie la deklivo estis
> tro kruta, varmiĝis la bremsoj, mi decidis debicikli."
>
> Kiu ne komprenus tion?

Nu, evidente pluraj homoj en cxi tiu diskuto ne komprenus gxin. :)

Oni povus (mis)kompreni, ke vi decidis debickli (en la "vera" senco,
t.e. "deiri", "deveturi", ktp) de tiu tro kruta vojo al iu alia pli
tauxga malpli kruta vojo.

> Ni komparu:
>
> "Al la valo mi debiciklis la montaran lagon. Ie la deklivo estis tro
> kruta, varmiĝis la bremsoj, mi decidis debicikligi min"

Mi versxajne dirus ke mi decidis debicikligxi anstataux ke mi decidis
debicikligi min, same kiel mi (ekzemple) sidigxas pli ofte ol mi
sidigas min. :)

amike,
russ

Rispondere a