> Sergio Pokrovskij a écrit : > La problemo kiun oni diskutas ĉi tie radikas en la asociado: > > 1. vi analizas (de biciklo)+i > 2. sed "bicikli" estas sufiĉe kutima verbo, kaj tial oni emus > interpreti "debicikli" kiel de+(bicikl/i) = s'en aller en bicyclant. > > La pli longa kadra formo "sin debicikligi" nemiskompreneble neprigas > la unuan sencon.
Jes prave. Ankaŭ elpensis mi la verbon "debicikigi" sed kiam mi volis skribi, al mia menso venis la terure peza "mi debicikligas min..." Mi preferus ke oni dirus "debicikli" en la senco celata de mi kaj "bicikli de" en la alia senco. Ekzemple: "Al la valo mi biciklis de la montara lago xxxxx. Ie la deklivo estis tro kruta, varmiĝis la bremsoj, mi decidis debicikli." Kiu ne komprenus tion? Ni komparu: "Al la valo mi debiciklis la montaran lagon. Ie la deklivo estis tro kruta, varmiĝis la bremsoj, mi decidis debicikligi min" Mireja
