>> Mireja:
>> Mi preferus ke oni dirus
>> "debicikli" en la senco celata de mi
>> kaj
>> "bicikli de" en la alia senco.

>> Ekzemple:
>> "Al la valo mi biciklis de la montara lago xxxxx. Ie la deklivo estis
>> tro kruta, varmiĝis la bremsoj, mi decidis debicikli."

>> Kiu ne komprenus tion?
>> Ni komparu:

>> "Al la valo mi debiciklis la montaran lagon. Ie la deklivo estis tro
>> kruta, varmiĝis la bremsoj, mi decidis debicikligi min"

 > pistike65:
 > Jes, sed kion pri "mi debiciklis de la montosupro al la valo"?

Pro la fakto ke debiciklis havas komplementon "de la montosupro al la 
valo", komplemento kiu pensigas nin ke la verbo indikas daŭran agon, 
tial mi komprenas ĝin kiel "mi biciklis de la montosupro al la valo", la 
aldono de "de" estas nur stilaĵo, por emfazi pri deirado.
Ĝi similas al "eliri el".

En mia uzo de la verbo "debicikli" ne estas komplemento.
Do por resumi:
Estus
1- la verbo debicikli sen komplemento. Ĝia signifo estas "de bicikli" 
(de biciklado al piedirado)
france estas "descendre de/du vélo", la ago estas sendaŭra.

2- la verbo debicikli kun komplemento. Ĝia signifo estas: "bicikli de", 
la ago estas daŭra.

Legantoj trankviliĝu: mi malkovris ke sen kunteksto la verbo debicikli 
povas esti diverse interpretata do pli bone estas ne registri ĝin en 
ReVo. Tamen...estas bedaŭrinde ke ne eblas trovi simpla verbo por 
"descendre de vélo". Esperanto ne pli kapablas ol aliaj lingvoj :-/, se 
ne estas akceptata la verbo "debicikli" sen komplemento.
Mireja

Rispondere a