2010/2/24 mireille.corobu <[email protected]>:
> Sed sciate ke biciklo estas veturilo kiu tre malsamas al buso, aŭto, tramo.
> En buson, aŭton, tramon oni eniras
> El buso, aŭto, tramo oni eliras
> Eblas nek eniri biciklon nek eliri el biciklo.

Kaj do? La principo restas. Eblas iri sur biciklon kaj de biciklo.
Same kiel oni enbusigxas kaj elbusigxas, oni surbicikligxas kaj
debicikligxas.

Kiel pli rultabulo, ekzemple? Ankaux ili ne funkcias same kiel
auxtobusoj, auxtomobiloj, tramoj ktp.
Cxu vi do asertus ke "derultabuli" signifas igxi ne plu estu sur la
rultabulo, kaj "surrultabuli" signifas igxi sur la rultabulo?
Aux cxu vi konsentas ke tiuj estu "derultabuligxi" kaj
"surrultabuligxi", cxar "derultabuli" signifas "deiri per rultabulo"
kaj "surrultabuli" signifas "suriri per rultabulo"?

> Sur biciklon oni povas suriri do eblas surbicikli.

Cxu la ago suriri sur segxon estu "sursegxi"?

Cxu la ago eniri en liton estu "enliti"?

> De biciklo oni povas deiri do eblas debicikli.

Cxu la ago kuri de urso estu "deursi"?

Cxu la ago preni (ion) de tablo estu "detabli (gxin)"?

> Ne gravas ke ĉi tie neniu akceptas kompreni ke eble biciklado ne sekvas
> aliajn veturadajn modelojn :-).

Ne gravas ke cxiu alia malkonsentas kun via interpreto de "debickli",
kaj ja prezentas multajn diversajn argumentojn kontraux gxi? Nu,
bone... sed se mi estus en tia pozicio, mi konsiderus cxu eble mia
lingvosento erare misgvidas min, anstataux supozu ke cxiu alia
malpravas... :/

dekomputiligxante por dormi,
russ

Rispondere a