Je 3/2/10, mireille: > Pro la ĵus okazinta ŝtormo Xinthia kiu trakuris diagonale Francion
Ruse ni transskribas "Ксинтия", kaj ankaŭ esperante mi uzus nur tiulingvajn literojn: Ksintia. http://news.google.ru/news/search?pz=1&cf=all&ned=ru_ru&hl=ru&q=%D0%BA%D1%81%D0%B8%D0%BD%D1%82%D0%B8%D1%8F > kaj poste daŭrigis sian trajektorion al pli nordaj regionoj mi legis > foje "ŝtormo" kaj alifoje "tempesto". > Mi malfidas la vorton "tempesto" kiu tro sonas francece do mi mem > uzas "ŝtormo". Tamen pro duboj mi iris kontroli en vortaroj kaj > trovis strangaĵon: ĉu vere ke oni uzu la vorton "ŝtormo" por > priskribi surmaran veteran fenomenon dum oni uzu "tempesto" por > surkontinenta? La klasikuloj diris "ventego". Sed tio estas tro malfacila por la naturistoj, kiuj ne kapablas krei vortojn kaj povas nur prunti ion pretan. Laŭ la PIV-oj la diferenco inter tempesto kaj ŝtormo konsistas en la intenso (tiom ĝis tiom da gradoj laŭ iu speciala skalo). Mi neniam volis lerni tian fakan kretenaĵon; neniu normala homo tiel distingas la vortojn. Koncerne la diferencon inter ventegoj surtera kaj surmara, tio spegulas la tradicion rusan (kiun mi malvolas trudi al Esperanto). La rusa lingvo uzas la hejman vorton _буря_ sufiĉe ĝenerale, kaj la pruntvorton _шторм_ (ŝtormo) kiel terminon maristan. Mi ne vidas bezonon pri tia distingo en Esperanto. -- Sergio
