Je 3/2/10, Russ:

[...]

> Kvankam mi samopinias pri la principo (ne prunti novan
> "naturalisman" radikon kiam eblas facile konstrui la vorton), en cxi
> tiu kazo mi hezitas pri "ventego" - tio misgvidas min pensi ke temas
> pri, nu, evidente pri "ega vento" - kiu estas alia afero ol
> sxtormo/tempesto (kiu ja havas ventegon, sed ankaux tre gravas ke
> estas multa pluvo!).

Mi dubas.  PIV2 mencias, ke ŝtormon "ordinare" akompanas pluvego aŭ
neĝado; por la ruslingva mara "ŝtormo" pluvo ne aspektas kiel esenca
trajto, pli gravas la ondegoj.  Ekz-e "La naŭa ondego" de Ajvazovskij:
http://en.wikipedia.org/wiki/File:Aivazovsky,_Ivan_-_The_Ninth_Wave.jpg

Ankaŭ la angla Vikipedio mencias ĝin kiel eblan, sed ne nepran trajton
(fakte ankaŭ la venton ĝi mencias samrange, kio estas pli stranga):

,----
| A storm (from Proto-Germanic *sturmaz "noise, tumult") is any
| disturbed state of an astronomical body's atmosphere, especially
| affecting its surface, and strongly implying severe weather. It may be
| marked by strong wind, thunder and lightning (a thunderstorm), heavy
| precipitation, such as ice (ice storm), or wind transporting some
| substance through the atmosphere (as in a dust storm, snowstorm,
| hailstorm, etc).
`----
,----
| A strict meteorological definition of a terrestrial storm is a wind
| measuring 10 or higher on the Beaufort scale, meaning a wind speed of
| 24.5 m/s (89 km/h, 55 mph) or more; however, popular usage is not so
| restrictive.
`----

Ŝajnas, ke la anglalingva storm povas komunlingve rilati al senventa
pluvego, kio por mia uzo de "ŝtormo" estas malakceptebla.

[...]

--
Sergio

Rispondere a