Je 3/3/10, Teodoro:

[...]

> Malgraŭ tiu faka difino, kiun ŝajne nur meteologiistoj uzas, kiam
> ordinara parolanto de la angla lingvo (almenaŭ en Usono) uzas la
> vorton "storm" senprefikse, li certe intencas indiki ke temas pri
> pluvo kaj ne nur pri vento.

Do, estas diferenco inter diverslingvaj interpretoj.

[...]

> 2) Pri esperantaj espirmoj:

> Eble logike Esperanto ne bezonas pluraj esprimojn (ŝtormo, tempesto,
> pluva ventego, venta pluvego), sed kiel vivanta lingvo ĝi ne estas
> ĉiam logika.

> Tekstaro trovas 53 uzojn de ŝtormo, 20 de tempesto, 0 de pluva
> ventego, 100+ de ventego, 0 de venta pluvego, 56 de pluvego, kaj
> Google trovas 69 600 000 de ŝtormo, 40 800 de tempesto, 2 de pluva
> ventego, 54 000 de ventego, 0 de venta pluvego, 36 400 de pluvego.

Mi dubas ke tio estas fidinda statistiko.  Mi supozas ke via serĉilo
enkalkulis ankaŭ la senĉapelan "(s)trorm*"ojn alilingvajn.  La Kukolo
donas 17 mil trafojn por ""ŝtormo", kio estas pli versimila ol
69 milionoj.

[...]

> 3) Pri la literumado de "Xynthia":

> Ĉiu lingvo kiu ĉi-momente havas vikipedian artikolon pri "Xynthia"
> uzas ĝuste tiun literumadon, krom la greka, kiu ne uzas la latinan
> alfabeton.  Eĉ lingvoj kiu mem ne uzas "x", kiel ekzemple la pola,
> gardas la literumadon kun "x".

Tio do faras ĝin ne normala vorto, sed ĉifro simila al iu X11Y42.

> Mia kompreno estis ke propraj nomoj el latinliteraj lingvoj en
> Esperanto ĝenerale gardas la nacilingvan literumadon. Ĉu vi opinias
> ke tio principo validas nur ĉe personaj nomoj?

Mi opinias ke ĝi ne validas eĉ por la personaj nomoj.  Mi ne konservas
la nacilingvan skribon Samenhof.

> Aŭ ĉu vi konsideras ke ĉar temas pri internacia fenomeno, ĝia nomo
> devas esti internaciigita, malgraŭ tio ke ĝin elpensis la
> germanlingva Libera Universitato Berlino?

Mi ne scias, kiel oni elektas tiajn nomojn.  Mi scias ke por la
orientaziaj tajfunoj estas 5 nomlistoj el vortoj prenitaj el 17
tiuregionaj lingvoj, kiujn oni cikle uzas por nomi la vicajn tajfunojn.
Tio ŝajnas sufiĉe racia, kaj tiun serion oni povas asimili por la
nacilingvaj uzoj (fakte, mi supozas ke la lingvoj japana, korea,
vjetnama ktp uzas siajn naciajn formojn de tiuj nomoj).  Sed la
okcidenta nomaro eble estas malpli regula.

--
Sergio

Rispondere a