> [...]. "Pluvego" eble pli bonas/klaras, sed ne indikas ke estas ankaux forta > vento. Nu bone, oni povas krei vortojn "pluva ventego" kaj "venta > pluvego", sed la aferoj tiom oftas, ke ja sxajnas eble konvene havi > pretan radikon. Sed mi ne scias, kaj scivolas pri opinioj de aliaj. > > amike, > russ
Ne malofte sxtormoj kreigxas super la maro kaj farigxas tempesto aux tornado super la tero. Ventego tauxgas por iu sabla aux por iu antauxtondra, ne por iu pluva. Tutegale mi akceptas la vortojn kaj sxtormo kaj tempesto, ne diferencigos ilin per sxtormo nur surmara fenomeno kaj tempesto nur surtera. Mireja
