2010/3/2 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > La klasikuloj diris "ventego". Sed tio estas tro malfacila por la > naturistoj, kiuj ne kapablas krei vortojn kaj povas nur prunti ion > pretan.
Kvankam mi samopinias pri la principo (ne prunti novan "naturalisman" radikon kiam eblas facile konstrui la vorton), en cxi tiu kazo mi hezitas pri "ventego" - tio misgvidas min pensi ke temas pri, nu, evidente pri "ega vento" - kiu estas alia afero ol sxtormo/tempesto (kiu ja havas ventegon, sed ankaux tre gravas ke estas multa pluvo!). Se estas senpluva vetero nur kun fortega vento, tio ankaux estus klasike nomata ventego, cxu ne? (Sercxante en tekstaro.com, jes.) Do ventego sxajnas alia (simila sed ne sama) afero. Cxu oni devas diri "pluva ventego" aux simile por tia atmosfera fenomeno por eviti radikojn kiel "sxtormo/tempesto"? "Pluvego" eble pli bonas/klaras, sed ne indikas ke estas ankaux forta vento. Nu bone, oni povas krei vortojn "pluva ventego" kaj "venta pluvego", sed la aferoj tiom oftas, ke ja sxajnas eble konvene havi pretan radikon. Sed mi ne scias, kaj scivolas pri opinioj de aliaj. amike, russ
