Teodoro Sankaro:

En la ekzemplo de "Xynthia", eĉ latinliteraj lingvoj kiuj ne uzas "x"
literumas "Xynthia" kaj ne "Ksintia". Do laŭ mi, Esperanto ankaŭ devus
uzi tiun literumadon. Sed ni ne havas oficialajn regulojn, do ni devas
nur atendi kaj vidi kion la parolantaro elektas.

Ni havas oficialan regulon. En la anglalingva versio de la Fundamento: "Every word is to be read exactly as written, there are no silent letters".

La fakto ke latinalfabetaj lingvoj sekvas alian regulon, ne devus principe koncerni Esperanton, kiu estas tutmonda lingvo, ankaŭ por tiuj, kiuj uzas aliajn alfabetojn.

Amike

Renato

Rispondere a