On 03.03.10 06:20, Sergio Pokrovskij wrote:

1) Pri la angla vorto "storm":

> ,----
> | A storm (from Proto-Germanic *sturmaz "noise, tumult") is any
> | disturbed state of an astronomical body's atmosphere, especially
> | affecting its surface, and strongly implying severe weather. It may be
> | marked by strong wind, thunder and lightning (a thunderstorm), heavy
> | precipitation, such as ice (ice storm), or wind transporting some
> | substance through the atmosphere (as in a dust storm, snowstorm,
> | hailstorm, etc).
> `----
> ,----
> | A strict meteorological definition of a terrestrial storm is a wind
> | measuring 10 or higher on the Beaufort scale, meaning a wind speed of
> | 24.5 m/s (89 km/h, 55 mph) or more; however, popular usage is not so
> | restrictive.
> `----

Malgraŭ tiu faka difino, kiun ŝajne nur meteologiistoj uzas, kiam 
ordinara parolanto de la angla lingvo (almenaŭ en Usono) uzas la vorton 
"storm" senprefikse, li certe intencas indiki ke temas pri pluvo kaj ne 
nur pri vento.

Oni uzas la prefiksajn formojn ("thunderstorm", "hailstorm", ktp.) ĝuste 
por indiki ke temas ne pri pluvo, sed pri io alia. (Sed iom mallogike, 
"rainstorm" ja eblas, eĉ en la ĉiutaga lingvo).

Eĉ la anglalingva vikipedia artikolo nomas "Xynthia"-n "windstorm" kaj 
ne nur "storm": http://en.wikipedia.org/wiki/Xynthia_%28storm%29

2) Pri esperantaj espirmoj:

Eble logike Esperanto ne bezonas pluraj esprimojn (ŝtormo, tempesto, 
pluva ventego, venta pluvego), sed kiel vivanta lingvo ĝi ne estas ĉiam 
logika.

Tekstaro trovas 53 uzojn de ŝtormo, 20 de tempesto, 0 de pluva ventego, 
100+ de ventego, 0 de venta pluvego, 56 de pluvego, kaj Google trovas 69 
600 000 de ŝtormo, 40 800 de tempesto, 2 de pluva ventego, 54 000 de 
ventego, 0 de venta pluvego, 36 400 de pluvego.

Do ŝajnas al mi ke en la literatura lingvo, estas klara prefero por 
"ventego" kaj "pluvego", dum en la ĉiutaga lingvo la prefero estas por 
"ŝtormo".

3) Pri la literumado de "Xynthia":

Ĉiu lingvo kiu ĉi-momente havas vikipedian artikolon pri "Xynthia" uzas 
ĝuste tiun literumadon, krom la greka, kiu ne uzas la latinan alfabeton. 
Eĉ lingvoj kiu mem ne uzas "x", kiel ekzemple la pola, gardas la 
literumadon kun "x".

Mia kompreno estis ke propraj nomoj el latinliteraj lingvoj en Esperanto 
ĝenerale gardas la nacilingvan literumadon. Ĉu vi opinias ke tio 
principo validas nur ĉe personaj nomoj? Aŭ ĉu vi konsideras ke ĉar temas 
pri internacia fenomeno, ĝia nomo devas esti internaciigita, malgraŭ tio 
ke ĝin elpensis la germanlingva Libera Universitato Berlino?

Rispondere a