Teodoro Sankaro: Mia kompreno estis ke propraj nomoj el latinliteraj lingvoj en Esperanto ĝenerale gardas la nacilingvan literumadon. Ĉu vi opinias ke tio principo validas nur ĉe personaj nomoj?
----- Tiel gxenerale tute ne. Simile kiel pri la toponimoj Esperanto tradicie adaptas multajn grupojn de personaj nomoj, ekzemple: - regxoj (Ludoviko la 14-a) - sanktuloj kaj papoj ktp. (Johano la xy-a) - personaj nomoj (Petro anstataux Pierre) - fabelaj estajxoj (rugxcxapulino anstataux Rotkäppchen) - konataj verkistoj (Sxekspiro) - ktp. Kelkaj iras ecx pli, ekzemple SAT-anoj en la 1920-aj, adeptoj de la Analiza Skolo en la 1980-aj (Rikardo Sxulco, Hermano Bermano) ktp. Simple legu la cxi-teman diskuton en la enkonduko al la PIV-oj. Sal Bernhard
