-----Sergio Pokrovskij----- 

Kaj laŭ la Fundamento de Esperanto, ĝi estas termino meteologia:

,----
| tromb`
| fr: trombe
| en: water-spout
| de: wirbelwindartiger Orkan
| ru: смерчъ
| pl: zawierucha
`----

> Cxiukaze, la malsameco inter meteologia "trombo" (itale "tromba
> d'aria") kaj "tornado" (itale "tornado") estas en la direkto.
> Tornado estas centrifuga, "trombo" estas centripeta. La diferencoj
> inter "uragano" kaj "tajfuno" kaj "ciclono" dependas de kie ili
> estas (pro la legxo de Coriolis).

Ŝajnas al mi, ke vi ion konfuzas.  Trombo estas aerkirlo, mi ne povas
imagi decentran aerkirlon; supozeble, tio estus ondo.

Probable vi aŭdis pri alio, ke sur la norda duonsfero la rotacio
estas, plej ofte, kontraŭsuna (kontraŭhorloĝa), dum en la suda
duonglobo, laŭsuna; nu, la regionoj kiel la Mezamerika entenas partojn
el ambaŭ duongloboj, do tiu trajto ne povas esti distinga.

> Do... eble la fakuloj pravas kiam ili "kreas" novajn vortojn.

Al mi ŝajnas, ke tiu plimultigo de la radikoj estas ŝuldata al
malklero kaj malkapablo identigi fenomenojn samesencajn.  La rusa
artikolo Vikipedia pri смерч
http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A1%D0%BC%D0%B5%D1%80%D1%87 prezentas
"trombe" kaj "tornado" kiel regionajn sinonimojn (la eŭropa vorto
estas _trombe_, la amerika vorto estas _tornado_).

------

Kaj laux la germana Vikipedio "Trombe" estas supernocio de la subnocio 
"Tornado", la distingo ne estanta regiona.

Laux la Meteologia Terminaro de Maurice Lewin 1961 la distingo estas cxu 
super lando aux super maro, vd. pli precize

// http://www.ipernity.com/blog/37943/233854

Tri lingvoj, tri nocio-sistemoj, tamen parte uzantaj samajn aux sam-etimajn 
vortojn (tornado). Kaj la nocio-sistemoj en iu lingvo (ekz. en la germana) 
pridisputata kaj sxangxita dum la jardekoj. Jen la veraj problemoj de 
terminologio (ili preskaux cxiam temas pri malsamaj nocio-sistemoj por kiuj 
oni uzas sxajne samajn terminojn). Kompare al tiuj nociaj demandoj, formaj 
demandoj kiel kantrio aux kontreo aux cxeval-jxazo estas tute efemeraj kaj 
randaj.

Klasika ekzemplo: "kio estas pudingo?":

// http://www.ipernity.com/blog/37943/134571 (de)
// http://www.ipernity.com/blog/petro_desmet/134068 (eo)

Bernhard







Rispondere a