Jes, Mireja, vi pravas. La diskuto intermiksas plej diversajn aspektojn. 
Klare, ke por laikulo suficxas iu gxenerala "ventego" aux "sxtormo". Same 
klare, gxi ne suficxas por fakulo (tie cxi meteologo). Denove la "problemo" 
estas eksterlingva. Jen kelkaj terminoj pri diversaj ventoj trovebla en 
"Vetero kaj Klimato de la Mondo" (UEA 1987):

// http://www.ipernity.com/doc/bernardo/7475892

aerfluo

alfluo de (arkta aero)

sprucxfluo

vento, orienta vento, alorienta vento, almara vento, kirlovento

ventego

sxtormo, negxsxtormo

tropika sxtormo

      tropika ciklono:
     kelkaj fermitaj izobaroj, ventoj malpli ol 64 km/h

      tropika sxtormo:
     ventoj inter 64 kaj 116 km/h

      uragano:
     ventoj pli ol 116 km/h




tropika sxtormo en Norda Pacifiko – Indonezio = tajfuno

tropika sxtormo en Norda Pacifiko – Filipinoj = bagioj (baguios)

tropika sxtormo en Suda Hinda Oceano apud nordokcidenta Auxstralio = 
willy-willies

malalta, alta ciklono

feno, fenvento (ankaux en NZ, p. 65, 92), varma, seka vento, kiu 
malsuprenblovas subvente de montaro. La nomo estas alpa, sed nun uzata cxie.

cxinuko p. 94 = Nord-amerika feno, kiu blovas dum stabila okcidenta fluo 
trans la Rokan Montaron.

blizardo

siroko (varma, suda kaj polva)

musono – aktiva musono, malforta musono, foriranta musono, cxefmusono, 
musontrogo

uragano

kariba uragano

okulo de uragano

ciklono, (siberia, acora) anticiklono, fronta ciklono, atlantika, tropika 
ciklono, ekstertropika ciklono, polus-fronta ciklono, granda, profunda 
ciklono, termika ciklono, subventa ciklono

tornado, dif. p. 77

tondrosxtormo

nuboj: kumulosoj

mP-aero = aero de malalta premo

kP-aero =

rmP-aero =

mT-aero

frosto

pluvo,

hajlo

tondro

negxo

nebulo, radiad-nebulo

precipito

tondrego

mistralo = loka vento en la valo de Rodano: kiam aero fluas laux valo, 
ventoj plifortigxas, cxar la valo funelas. Malvarma, norda aux orienta vento

borao (Bora) = loka vento de norda Adriatiko, la orienta Levanteno kaj 
okcidenta Vendale cxe Gxibraltaro

pampero = vento en Suda Ameriko.

sxurin-pluvoj en Japanio, p. 70

drivoj


sablosxtormo, p. 86 mallong-dauxra kirlita polv-kolono. Tiaj sxtormoj 
nomigxas ankaux polv-koboldoj aux, se pli intensaj, samumoj.

Harmatan-vento, p. 87

En Sudano someraj polvosxtormoj kun sudaj ventoj kaj tondro nomigxas 
habuboj. p. 87

suhxovejo = sek-vento dum printempo kaj somero super Ukrainio kaj la suda 
Volga Baseno

anabataj kaj katabataj ventoj

ktp. ktp. Certe estas ankoraux pliaj.

Serioza terminara diskuto sekvus tiujn principojn:

// http://www.ipernity.com/blog/bernardo/232379

Sed la diskuto tie cxi estas nur unu plia malbononkla infanajxo.

Gxis

Bernhard

> La respondoj montras ke por tiaj ekstremaj meteologiaj fenomenoj la
> perceptoj varias laux geografia areo, sekve ankaux la konceptoj varias
> do la vortigoj.
> Sxtormo, tempesto, ventego, uragano, tornado ne malutilas kiam
> esperantistoj bezonas ilin.
> Cxu eblas bremsi la esprimpovon? kial ne akcepti ke diversaj ni estas do
> diverse ni vortigas niajn pensoj?
> Mireja

Rispondere a