Jes, Sergio,

fine vi metas iom da ordo en la diskutan pelmelon. Cxiuj viaj (gxustaj) 
konstatoj ja estas tute normalaj en terminologio:

- diversaj nocio-sistemoj en unu fako aux inter pluraj diversaj fakoj aux 
inter faklingvo kaj gxenrala lingvo, kiuj tamen uzas la samajn terminojn 
(kp. la gxenerallingva uzo de posedo anstataux la jure gxusta proprieto 
k.m.a.)
- malsama uzo de termino en gxenerala aux literatura lingvo ol en normigita 
faklingvo (tempesto)
- supernocioj, subnocioj (tajfuno [subnocio] regiona nomo de tropika sxtormo 
[supernocio])
- la sama termino foje uzata kiel nomo de klaso de objektoj, foje kiel unu 
el la objektoj el tiu klaso (feno en largxa senco = nomo de cxiuj similaj 
varmaj ventoj el la montaro, feno en mallargxa senco, nur tia vento en la 
euxropaj Alpoj).

trombo kaj tornado miaopinie ne estas du diversaj terminoj por la sama 
nocio, sed po unu termino por unu nocio, do la objektoj trombo kaj tornado 
estas tiel malsamaj, ke ili meritas proprajn terminojn (la difinoj en PIV 
2002 laux mi estas akcepteblaj, pli klare ecx en Krause eo-de 1999) - 
supernocio: kirlovento.

La Sxekspira The Tempest en la germana kutime estas tradukita per la tre 
gxenerala vorto "Der Sturm" (do simile kiel en la rusa).
// http://de.wikipedia.org/wiki/Der_Sturm_(Shakespeare)

Sed tio ne estas terminologia diskuto, sed problemo de literatura tradukado. 
Evidente ne gravas la bofarta skalo, sed la elvoko de sentoj, eble rimo, 
ritmo ktp.

Simila diskuto (kaj simila malkompreno, nome intermikso de zoologia 
terminaro kun kuirista) pri la etaj fisxoj:

// http://www.ipernity.com/blog/bernardo/165076

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Sergio Pokrovskij" <[email protected]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Donnerstag, 4. März 2010 05:47
Betreff: Re: [revuloj] Re: Ŝtormo kaj tempesto k.m.a.


--- On Thu, 4/3/10, Bernhard Pabst wrote:

> Jes, Mireja, vi pravas. La diskuto intermiksas plej diversajn
> aspektojn.  Klare, ke por laikulo suficxas iu gxenerala "ventego"
> aux "sxtormo". Same klare, gxi ne suficxas por fakulo (tie cxi
> meteologo).

La problemo konsistas en tio, ke eksterfaka laiko aŭ kleriko (estas
bizara tiu okcidenta maniero opinii ke nur ene de la eklezia hierarkio
oni trovas fakulojn) bezonas elekti inter "ventego, tempesto, ŝtormo"
parolante pri aktualaĵoj.

> Denove la "problemo" estas eksterlingva. Jen kelkaj terminoj pri
> diversaj ventoj trovebla en

Estas KAJ komunlingva, KAJ faklingva.  La problemo konsistas en tio,
ke iuj vortoj apartenas al ambaŭ tavoloj.

Krome, eĉ fake ekzistas malprecizo kaj redundo.  Mi ne certas, ĉu la
diferenco inter "tajfuno" kaj "uragano" estas meteologia aŭ la
civiliza.  "Trombo" kaj "tornado" ŝajnas aparteni al diversaj epokoj,
al la terminologia modo.  Ktp.

[...]

> Serioza terminara diskuto sekvus tiujn principojn:
> // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/232379
> Sed la diskuto tie cxi estas nur unu plia malbononkla infanajxo.

La diskuto estas pli ol terminologia.  Ekz-e, kiel traduki la
Ŝekspiran "The Tempest" -- ĉu estis ŝtormo, tempesto, uragano aŭ
tajfuno?  Ĉu la boforta skalo helpas traduki tion? (La rusa traduko
"Буря", kiu uzas nefakan vorton tradician, estas eksterduba; malpli
facile en Esperanto.)

-- 
Sergio







Rispondere a