> Bernhard Pabst skribis:
> Jes, Mireja, vi pravas. La diskuto intermiksas plej diversajn aspektojn.
> Klare, ke por laikulo suficxas iu gxenerala "ventego" aux "sxtormo". Same
> klare, gxi ne suficxas por fakulo (tie cxi meteologo). Denove la "problemo"
> estas eksterlingva. Jen kelkaj terminoj pri diversaj ventoj trovebla en
> "Vetero kaj Klimato de la Mondo" (UEA 1987):

Dankon pro la longa listo kiun vi donis, nur kelkajn mi ne komprenus se 
mi legus ilin en teksto.
Ne estas mi kiu grumblus kontraŭ vortoj kiuj devenas de loka meteologia 
fenomeno. Ili apartenas al la kulturo de iuj homoj kaj amase homoj vivas 
ĉiutage kun "sia loka vetero".
Mi persone estas tre sensiva al la vetero.
Ofte oni demandas min: "Tu crois qu'il va pleuvoir? Que le temps va 
changer?"
Mi "sentas" la meteologiajn fenomenojn pli ol multaj aliaj personoj kaj 
mi miras ke la aliaj ne sentas same kiel mi.

Por reveni al Xynthia, kredeble ke oni informis ekster Francio pri la 
damaĝoj okazintaj en Francio ĉar amiko en soc.culture.esperanto deziris 
ke mi skribu ion pri la ŝtormo.
Mi faris sed ne kiel meteologo, nur kiel mi pripensas kaj reagas.
Ne gravas ke mi ne ĝuste uzis la plej taŭgajn vortojn, nur gravas ke oni 
min komprenu, kaj ke mi povu sribi en Eo.
Mireja
"La mer est une garce, qu'on se le dise!".

Rispondere a