--- On Thu, 4/3/10, Bernhard Pabst wrote: > Jes, Mireja, vi pravas. La diskuto intermiksas plej diversajn > aspektojn. Klare, ke por laikulo suficxas iu gxenerala "ventego" > aux "sxtormo". Same klare, gxi ne suficxas por fakulo (tie cxi > meteologo).
La problemo konsistas en tio, ke eksterfaka laiko aŭ kleriko (estas bizara tiu okcidenta maniero opinii ke nur ene de la eklezia hierarkio oni trovas fakulojn) bezonas elekti inter "ventego, tempesto, ŝtormo" parolante pri aktualaĵoj. > Denove la "problemo" estas eksterlingva. Jen kelkaj terminoj pri > diversaj ventoj trovebla en Estas KAJ komunlingva, KAJ faklingva. La problemo konsistas en tio, ke iuj vortoj apartenas al ambaŭ tavoloj. Krome, eĉ fake ekzistas malprecizo kaj redundo. Mi ne certas, ĉu la diferenco inter "tajfuno" kaj "uragano" estas meteologia aŭ la civiliza. "Trombo" kaj "tornado" ŝajnas aparteni al diversaj epokoj, al la terminologia modo. Ktp. [...] > Serioza terminara diskuto sekvus tiujn principojn: > // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/232379 > Sed la diskuto tie cxi estas nur unu plia malbononkla infanajxo. La diskuto estas pli ol terminologia. Ekz-e, kiel traduki la Ŝekspiran "The Tempest" -- ĉu estis ŝtormo, tempesto, uragano aŭ tajfuno? Ĉu la boforta skalo helpas traduki tion? (La rusa traduko "Буря", kiu uzas nefakan vorton tradician, estas eksterduba; malpli facile en Esperanto.) -- Sergio
